Geja kvartalo estas urba areo kun limoj agnoskataj kies loĝantaro estas precipe, aŭ almenaŭ plimulte, anoj de la GLATa komunumo: lesboj, gejoj, transgenruloj kaj ambaŭseksemuloj. Tiu ĉi specio de kvartaloj havas plurajn ejojn gejaj: trinkejoj, dancejoj, saŭnoj, restoracioj, librvendejoj, vojaĝagentejoj kaj aliaj celitaj al la GLAT-a komunumo.

Metrostacio en la geja kvartalo de Montrealo, la plej granda tiaspeca kvartalo en Nordameriko.

La geja kvartalo reprezentas oazon el toleremo en la oftaj malamikaj urboj al samseksamuloj. Iliaj ejoj estas uzataj por interrilatiĝi gejoj kaj lesboj kaj esprimi siajn sentojn en libereco sen timo al la fremdaj rigardoj kaj opinioj, kaj ankaŭ por konigi siajn kulturajn aktivaĵojn.

Inter la plej gravaj kaj famaj gejaj kvartaloj mondskale troviĝas tiuj de San-Francisko (Usono) kaj Chueca en Madrido, Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti