Geko (Gekko) estas genro de lacerto el la familio de gekedoj, kiu troviĝas en varmaj klimatoj tramonde. Ili estas unikaj el la lacertoj voĉe, ĉar nur ili kapablas fari sonon klakantan, kiam ili interreagas socie kun aliaj gekoj. Tiu nomo originas de la malaja « Gekoq », kiu estas onomatopeo pri la bleko de la indonezia geko Pri tiu ĉi sono . Multaj specioj havas specialajn adherajn fingrojn, per kiuj ili povas iri sur vertikalaj muroj kaj fenestroj. Tiuj specioj havas fingrofine krom ungoj specialajn adherajn harojn, du milionojn da ĥetoj sur ĉiu fingro. Tiuj etĥetoj longas centmilion-onojn da metroj (duoblan hom-haran diametron), dum pintoj de ĉiuj etĥetoj disbranĉiĝas 100-1000foje al spatuloj. Tiuj spatuloj longas 200 miliard-onojn da metroj (pli mallongaj ol la ondolongo de la videbla lumo). Tiel la adhera surfaco estas grandega, la adhereco baziĝas je la van der-Waals-fortoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geko
Toke-geko Gekko gecko
Toke-geko Gekko gecko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Lacertuloj Lacertilia
Familio: Gekedoj Gekkonidae
Gray, 1825
Subfamilioj

Aeluroscalabotinae
Eublepharinae
Gekkoninae - Gekenoj
Teratoscincinae
Diplodactylinae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La palpebroj estas kunkreskintaj kaj fariĝis travideblaj. Gekoj estas varmoŝatantaj, noktaj bestoj.

Oni povas teni multajn speciojn de gekoj kiel dorlotbestojn. Ili manĝas diversajn specojn de insektoj.

Kelkaj taksonoj redakti

La taggekoj aŭ felsumoj (Phelsuma) estas genro de malgrandaj lacertuloj el la familio de la gekoj (Geckonidae). Ĝia plej vaste disvastigita specio estas la palma taggeko (Phelsuma dubia). Male al la plimulto de la aliaj gekoj la felsumoj estas escepte de Phelsuma guentheri tagaktivaj, aliaj tagaktivaj gekoj apartenas al la genroj Lygodactylus, Sphaerodactylus, Quedenfeldtia kaj Gonatodes.

Oni konas preskaŭ 1050 speciojn de gekoj, kiuj apartenas al 5 subfamilioj:

Specioj de tri subfamiloj ne havas moveblajn palpebrojn:

  • Gekkoninae - Gekenoj
  • Teratoscincinae
  • Diplodactylinae

Specioj de 2 subfamilioj havas moveblajn palpebrojn:

  • Aleuroscalabotinae
  • Eublepharinae

Alia grupigo estas, ke parto de bestoj estas nokte nutriĝanta, ili havas vertikalan striforman pupilon. La dumtagaj gekoj havas cirkloforman pupilon.

La geko en Ĉinio redakti

La makulita geko (Gekko gecko) el la ordo de skvamuloj kaj familio de gekedoj troveblas en Fuĝjan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan provincoj de Ĉinio, kaj vidiĝas ankaŭ en Tajvano, Hindio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi kun longeco de ĉirkaŭ 34 Fm. havas grizan dorson punktitan de karnlezinaj kaj blugrizaj makuloj, grizblankan abdomenon, malhelgrizan voston kun ringaj strioj kaj haŭtvalvojn sub la piedfingroj.

La gekoj vivas en rokfendoj aŭ arbotruoj, kaj ankaŭ en kaj ĉirkaŭ loĝejoj de homoj. Ili agas plej pfte en vespero kaj nokto, kaj iafoje sunumas sin sur rokoj aŭ muroj. Ĝi nutras sin ĉefe per insektoj kaj ankaŭ malgrandaj vertebruloj, kiaj musoj, lacertoj kaj birdoj. Dum ĉasado, ĝi ĉiam nerimarkeble proksimiĝas al la celajo kaj subite buŝe kaptas ĝin je ĝia meza korpoparto. Poste, ĝi skuas la kaptiton kontraŭ muron, tenante ĝin en la buŝo. La skuado estas tre forta, ke ĝi povas forskui la kapon de muso. La geko estas kuraĝa kaj malcedema. Se ĝi trovas ĉasaĵon, ĝi neniel lasas ĝin eskapi. La loĝantoj en la sudorienta Azio, kie estas hejmo de gekoj, rigardas ĝin kiel bonan aŭguron, neglektante ke ĝi estas venena kaj rabema. Ĝi ofte krias, precipe la virgeko. Ĝi aktivadas unuope aŭ pare, malofte triope aŭ kvarope. Ĝi kuŝas en profunda truo en frosta vetero kaj en malprofunda truo, kiam varmiĝas. Ĉiujare, en marto kaj aprilo la gegekoj sekskuniĝas. En junio kaj julio la gekino demetas ovojn. Bredataj gekoj krias tage kaj nokte, precipe ĉirkaŭ la deka nokte. Ili faras sekskuniĝon kaj demetas ovojn nokte. Kutime ili ellasas po du ovojn.

ĉina giganta salamandro

En Japanio redakti

En la japana lingvo oni nomas la gekon “Ja-mori” t.e. “domgardanto”.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.pm-magazin.de/de/wissensnews/wn_id877.htm