Gelsenkirchen-Horst

Horst estas urboparto de la eksterdistrikta urbo Gelsenkirchen en Germanujo. Ĝi estas konata precipe pro Kastelo Horst same kiel pro la Nordsternpark, nomata laŭ Minejo Nordstern, kiu situas en la urboparto.

Gelsenkirchen-Horst
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45899
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 32′ N, 7° 1′ O (mapo)51.53617.02472Koordinatoj: 51° 32′ N, 7° 1′ O (mapo) [+]
Alto 28 m [+]
Areo 6,686 km² (66 8.6 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gelsenkirchen-Horst (Nordrejn-Vestfalio)
Gelsenkirchen-Horst (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Gelsenkirchen-Horst
Gelsenkirchen-Horst
Situo de Gelsenkirchen-Horst

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gelsenkirchen-Horst [+]
vdr
Blazono de Horst (Gelsenkirchen)

Geografio redakti

Horst lokas en la okcidento de Gelsenkirchen kaj limiĝas norde kun la urboparto Beckhausen (Gelsenkirchen), oriente kaj sude kun la urbopartoj Schalke-Nord kaj Heßler de Gelsenkirchen. Okcidente Horst limiĝas kun Essen-Karnap. Kune kun Beckhausen Horst konsistigas la urbodistrikton Gelsenkirchen-Okcidento.

Historio redakti

Ĝis en la mezepoko la tereno norde de la rivero Emscher estis marĉa. Proksimume 1200 nobelo, supozeble saksa, ekloĝis sur bieno, konstruis la antaŭulon de la nuna Kastelo Horst kaj eknomis sin poste „aus Horst im Broiche“ (el Horst en la marĉo). Dokumente la gento estis menciata unuafoje en 1349, la kolonio mem estas meniciita en 1411 kiel foirurbo. La blazono de la regantoj de Horst, tri ĉevalbremoj, same kiel trovaĵoj sur la kastela areo indikas, ke la komerco de ĉevaloj vivantaj en la Emscher-Marĉo, estis la ĉefa fonto de enspezoj. Rütger von der Horst administris serve al la princepiskopo de Kolonjo la Feŭdon Recklinghausen, al kiu apartenis Horst. Tiel li akiris en pli grandan influon kaj konstruigis kune kun sia edzino Anna von Palandt la tiaman Kastelon Horst al nuna renesanca kastelo. En 1706 la kastelo transiris pro vendo al la familio Fürstenberg. Kun la resto de Feŭdo Recklinghausen Horst venis en 1811 al Grandduklando Berg, en 1815 ĝi iris al Prusujo.

La malgranda kampara komunumo travivis per la Industria Revolucio prosperon, en 1857 ekestis la unua ŝakto de minkarbominejo. En 1891 la civitanaro de Horst sukcesis forlasi la komunuman ligon kun Buer. La 1an de aprilo 1928 Horst kune kun Buer kaj Gelsenkirchen estis kunligata al la urbo Gelsenkirchen-Buer, kiu ekde la 21a de majo 1930 havas la Gelsenkirchen.[1]

Kiel industria loko Horst suferis dum la Dua Mondmilito konsiderinde de bombadoj, grandaj partoj de la urboparto estis detruataj. La 9an de februaro 1946 rompiĝis la digo de la rivero Emscher, kiu pro sinkado de la ternivelo kaŭzita de la minado intertempe estis pli alta ol la stratonivelo, kio kaŭzis superakvegon, je kiu la akvo parte staris ses metrojn alta.

Per la subiro de la peza industrio ankaŭ la urboparto eniris krizon. Minejo Nordstern estis malfunkciigata en 1993. Post la dono de la Federacia Ĝardenekspozicio de 1997 al Gelsenkirchen, por kiu oni ŝanĝis la minejan terenon en la Nordsternparkon, kaj la decido de la urbo, aĉeti kaj sanigi Kastelon Horst, la krizo estis superita.

Bildoj redakti

Sporto redakti

Plej konata sportasocio de la urboparto Horst estas STV Horst-Emscher, kiu okazigis siajn piedpilkokonkursojn en la Stadiono Fürstenberg. Post nesolventeco de la asocio tiu ĉi stadiono nun loĝigas alian piedpilkoklubon BV Horst Süd 1962. Krom STV Horst-Emscher la asocio SV Horst-Emscher 08 estas konata pro sia junularaktiveco.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Stephanie Reekers: Die Gebietsentwicklung der Kreise und Gemeinden Westfalens 1817 – 1967. Aschendorff, Münster (Westfalen) 1977, ISBN 3-402-05875-8.