Gelugo

la ĉefa skolo de la tibeta budhismo

Gelugo (el la tibeta དགེ་ལུགས་པ་, ankaŭ ortografiita Gelug, Geluk, GelukpaGelugpa) estas skolo de tibeta budhismo fondita de Tsongkapao (1357-1419), kiu estis grava filozofo kaj religia gvidanto. Nuntempe, la skolo estas la plej fama kaj influhava religie kiel politike. La Dalai-lamao kaj la Panĉen-lamao estas la du ĉefaj gvidantoj de la movado. La gelugpao distingiĝas de la aliaj skoloj per multaj trajtoj, sed interalie ĝi estas sufiĉe strikta sekto.