Gemini 11 (oficiale Gemini XI))[1] estis la naŭa homporta kosmofluga misio de la Projekto Gemini de la NASA, kiu flugis el la 12a al la 15a de Septembro, 1966. Ĝi estis la 17a homporta usona kosmoflugo kaj la 25a kosmoflugo ĝis tiam (tio inkludas flugojn per X-15 de ĉirkaŭ 100 kilometroj (54 nmi)). Astronaŭtoj Charles "Pete" Conrad, Jr. kaj Richard F. Gordon Jr. plenumis tiun unuan rektan ascendon (unua orbito) al rendevuo kun la celvehiklo Agena Target Vehicle, kunigante kun ĝi unu horon kaj tridek-kvar minutojn post lanĉo; uzis la rakedmotorn de Agena por atingi mondan rekordon de alto - apsida terorbito; kaj kreis malgrandan kvanton de artefarita gravito havante la du kosmoŝipojn konektitaj per ligilo. Gordon ankaŭ plenumis du eksterveturilajn agadojn dum totalo de 2 horoj kaj 41 minutoj.

Lanĉo de Gemini 11.

Referencoj redakti

  1. Hacker, Barton C.; Grimwood, James M. (Septembro 1974). "Chapter 11 Pillars of Confidence". On the Shoulders of Titans: A History of Project Gemini. NASA History Series. SP-4203. NASA. p. 239. Ĉe Gemini IV, NASA ŝanĝis la romiajn ciferojn por Gemini misio-nomigoj. [1] Arkivigite je 2016-09-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de Majo 2017

Eksteraj ligiloj redakti