Gemisto Pletono estis bizanca humanisto.

BIZANCAJ HUMANISTOJ
“GEMISTO PLETONO”
Gemisto Pletono pentrita en fresko de Benozzo Gozzoli, Palazzo Medici Riccardi, Florenco.

-

nomo = Gemisto
kronomo = Pletono” (Georgo Pletono)
greklingve = Γεώργιος Πλήθων Γεμιστός
sekxo = viro
naskiĝoloko = Konstantinopolo
naskiĝodato = 1355 ĉirkaŭ
Mortodato = 1452
mortoloko = Mistro
aktiveco1 = filozofo
aktiveco2 = asertante de platonismo kaj novplatonismo
nacio = bizanca
influo = sur la humanismo aparte en Italio[1]

Biografio redakti

Gemisto Pletono[2] devenis, probable, el nobela bizanca familio de Konstantinopolo. Same kiel multaj junuloj de lia epoko, li preferis studi en la prestiĝa otomana lernejo de Adrianopolo, otomana ĉefurbo, ol en la ne plu elstara Universitato de Konstantinopolo. En Adrianopolo Pletono profitege studis filozofiajn tekstojn, precipe Platonon kiu estis gravega etapo de la formiĝo de sia filozofia penso kaj inspira fonto por la elekto de sia kromnomo.[3]

Post la finiĝo de la studoj Pletono decidis iri Mistron, urbo despota, kie loĝis ankaŭ la homo konsiderita la plej saĝa de la Bizanca Imperio, nome la eksa bizanca imperiestro Johano la 6-a Kantakuzeno (1341-1354). En Mistro li iniciatis filozofian skolon kaj multe lekciis pri Platono: li diradis al la loĝantoj de Mistro ke necesas senpolvigi la antikvajn grekajn tekstojn kaj redoni al ili la ĝustan dignecon. Li estis ŝatata kaj konsiderata ĉe la loĝantoj de Mistro, sed neniu, neniam, praktikadis kion li instruis. En Mistro li konatiĝis kaj amikiĝis kun Ciriaco Pizzecolli, la tieldirita “patro de la arkeologio”; kune ili vizitis la ruinaĵojn de la antikva Sparto, proponante savi la atestaĵojn de la pasinto por ne tranĉi la radikojn kiuj ligas la nunon al la klasika kulturo [4].

En 1438 Pletono foriris kune kun Johano la 8-a Paleologo por viziti Italion okaze de la Koncilio de Florenco [5]: ĉiokaze Pletono ofte lekciis por disvastigi la platonajn filozofiaĵojn kaj Novplatonismon, akre kritikante la monoteismojn kristanan kaj islaman kaj bondezirante la revenon de la antikva greka religio tendence universalema, subtenante ke nur ĝi estus kapabla fondi la universalan pacon kaj estingi la pridiskutojn kiuj afliktadis la Abrahamajn monoteismojn. Laŭ li, la greka (platona) nocio pri Dio koincidas kun tiu kristana, sed plue liberigas de ĉiuj kontrastoj.

El la disvastiĝo de la ideoj de Gemisto Pletono naskiĝos la Platonaj italaj Akademioj, en Florenco kaj Romo precipe, sed ankaŭ eble en Rimini, Ferrara kaj Napolo}. Ekzemple: Marsilio Ficino[6], en la enkonduko al sia tradukita verko de Platono, memorigas kiel Kosimo de Mediĉo aŭskultis la lekciojn de Pletono pri la “misteroj platonaj”. Sekve Kosimo konfidis al Ficino la taskon organizi la Platonan Akademion ĝuste en Florenco.

Pletono, reveninte al Mistro kaj ricevinte la nomumon al senatano de la urbo, mortis la 26-an de junio de 1452, preskaŭ centjaraĝa; liaj ostoj ripozas en la Malatesta Templo de Rimini, transpotitaj ĉi-tien el la Grekio iniciate de Sigismondo Malatesta kiu sin taksadis lia disĉiplo kaj kiu parte gvidis, en aŭgusto de 1464, roton da militistoj por forpreni la mortrestaĵojn de la filozofo el la peloponeza urbo ĵus konkerita de turkoj. [7]

Filozofio kaj religiaj sintenoj de Gemisto Pletono redakti

Post multaj jarcentoj, Pletono estis la unua kiu kuraĝis, en la ortodoksa medio precipe, publike deklari: “Ni estas ‘Ellenes’ (grekoj) prodevene kiel atestas nia lingvo kaj nia kulturo (greke: παιδεία)... “, kontraste kun sia samtempulo patriarko de Konstantinopolo, Gennadio Skolario kiu en letero al la turka sultano asertos: “... se mi estus demandita, spite de mia scio pri la antikva greka lingvo, mi respondus ke mi ne estas ‘Ellenas’ (greko), sed kristano”.
Tiu entuziasmo, tamen, puŝis lin, laŭ teologoj kaj ortododsaj aŭtoritatoj, al ekĉesoj kiuj kaŭzis tie kaj tie akuzon pri herezo. Lia emo precipa estis atribui al la grekaj Dioj la karakterizojn de la kristana Dio.

Kaj estis ĝuste Gennadio la 2-a, patriarko de Konstantinopolo (de 1453 ĝis 1464), kiu invitis ĉiujn despotojn (nobelajn regantojn) de ĉiuflanko de Bizanco “elscenejigi” la disĉiplojn de Pletono kaj ĉiujn “Ellenes”, nome kiuj revenis al la edukado kaj kulturo grekaj. En sia letero laŭdanta bizancan lokan despoton kiu estis mortiginta Juvenalion, jam disĉiplon de Pletono, li plenĝoje emfazas: “Saluton militisto de Kristo kaj defendanto de lia gloro... Trafu, torturu, savu ...”.[8]

 
Platono (kiu inspiris Pletonon) instruas siajn disĉplojn (Mozaiko malkovrita en Pompei).

En sia verko De DifferentiisVerko en kiu Aristotelo diferenciĝas de Platono, Pletono komparas la koncepton pri Dio en Aristotelo kaj Platono asertante ke, ĉe Platono, Dio karakteriziĝas per pli grandaj kaj elstaraj povoj tiel ke Li estas “kreinto de ĉiuj substancoj inteligeblaj kaj separitaj, kaj eksteraj, de Li, nome de la tuta universo”, dum Aristotelo Lin konsideras nenio pli ol forto movanta la universon. La Dio de Platono estas kaj principo kaj celkaŭzo de la ekzisto, dum laŭ Aristotelo Li estas nur la celo de la movo kaj de la ŝanĝo”. Pletono mokas Arstotelon kiu diskutus pri banalaj aferoj kiel pri konkoj kaj embrioj kaj neglektus atribui al Dio la kreadon de la universo. Plue Aristotelo estas mokata de Pletono pro tio ke li fiere instruas ke la ĉieloj estas konstituataj per iu “kvina elemento” kaj ke la kontemplado konstituus la “superegan plezuron de la homo, kio farus el tiu ĉi epikura simile al monaĥoj kiuj trovas sian plezuriĝon en la kontemplado en nenifarado”. Responde al al kritikoj de la verko “Defendo de Aristotelo” de Gennadio la 2-a, Pletono subtenas ke la Dio de Platono similas tiu de la kristana doktrino pli ol tiu de Aristotelo. [9].

 
Gennadio la 2-a kaj sultano Mehemed la 2-a

Prisociaj kaj pripolitikaj doktrinoj de Pletono redakti

Krom la reveno al Helenismo, Pletono proponis ankaŭ politikan modelon, kun ideoj kiuj hodiaŭ oni dirus socialistaj. Lia lasta libro estis publike bruligita ordone de Gennadio.la 2-a.[10]

Tio, laŭ komentistoj, substrekas la daŭran forpuŝecon de la Ortodoksa Eklezio fronte al Helenismo. Laŭ tiu sinteno, la antikva greko estus idolano (kiu adoras idolon), dum la klasika mondo, ĝenerale, estus prefere alireligiano.

Verkoj redakti

  • Traktado pri la virtoj.
  • Prelego pri aferoj de Peloponezo.
  • Ori la Istmo.
  • De differentiis (Pri la diferencoj inter Platono kaj Aritotelo.
  • Pri la procedo de la Sankta Spirito”
  • TRaktado pri la leĝoj”(nun fragmente alvenita)
  • Resumo pri doktrinoj de Zaratuŝtro kaj Platono”
  • Magiaj orakoloj de la disĉiploj de Zaratuŝtro.

Bibliografio redakti

 
Manuskripto de verko de Pletono, eble de la 15 jarcento
  • AA. VV., Sul ritorno di Pletone. Un filosofo a Rimini (atti del ciclo di conferenze), Raffaelli, Rimini, 2003.
  • Eleonora Bairati, Anna Finocchi Le ricche miniere 3, Torino, 2004, Loscher.
  • Cesare Catà, "Su di una stessa barca: Nicola Cusano e Giorgio Gemisto Pletone", in: Bruniana & Campanelliana, XII (2007), n.1, pp. 43–56.
  • Ducas, Historia turco-bizantina 1341-1462, a cura di Michele Puglia, 2008, il Cerchio, Rimini, ISBN 88-8474-164-5
  • François Masai, Pléthon et le platonisme de Mistra, Parizo, Les Belles Lettres, 1956.
  • Brigitte Tambrun, Pléthon, le retour de Platon, Parigi, Vrin, 2006 ISBN 978-2-7116-1859-0.
  • Michel Tardieu, "Pléthon lecteur des Oracles, in: Metis, Revue d'anthropologie du monde grec ancien, Parigi-Atene, 1987, vol. II, 1, pp. 141-164.
  • Christopher Montague Woodhouse, Gemistos Plethon, The Last of the Hellenes, Oxford, Clarendon Press, 1986.

'Helenfontaj

  • A. G. Benakis, Proceedings of the International Congress of Plethon and His Time, Mystras, 26-29 June 2002, Athens-Mystras, 2003 ISBN 960-87144-1-9
  • ΓΕΩΡΓΙΟΣ ΠΛΗΘΩΝ ΓΕΜΙΣΤΟΣ di Κώστας Μανδηλάς eldonisto ΑΝΟΙΚΤΗ ΠΟΛΗ ISBN 960-7748-08-5
  • Cyril Mango Bisanzio. L'Impero Di Nova Roma. (Βυζάντιο. Η Αυτοκρατορία της Νέας Ρώμης) eeldonisto: Μ.Ι.Ε.Τ. Ateno, 1988
  • William Miller La Grecia Nel Periodo Bizantino. (Η Ελλάς Επί Των Βυζαντινών.) eldonisto: Eleutheri Schepsi Atene 1993
  • Steven Runciman L'Ultimo Rinascimento Bizantino. (Η Τελευταία Βυζαντινή Αναγένηση) eldonisto: DOMOS Ateno, 1980
  • Tomadakis Nic. B. "Corrispondenza Bizantina. Introduzione nella letteratura Bizantina" Atene 1993 Editore: Pournaras P. S. ISBN 978-960-242-077-5 greke: Τωμαδάκης, Νικ. Β. "Βυζαντινή επιστολογραφία Ήτοι εισαγωγή εις την βυζαντινήν φιλολογίαν"

Notoj redakti

  1. E. Garin, Umanisti artisti scienziati. Studi sul Rinascimento italiano, Roma, 1989, pp. 100 sgg.
  2. La surnomo Pletono, de li elektita, devenas de Πλήθων (la pleno) kiu ankaŭ plaĉis pro la sono proksima al Platono
  3. Marco Bertozzi, Il convito di Ferrara. Giorgio Gemisto Pletone e il mito del paganesimo antico ai tempi del Concilio in "“Ferrara e il Concilio 1438-1439” – Atti del convegno di studi nel 550º anniversario del concilio dell’unione delle due chiese d’oriente e d’occidente – Università di degli Studi di Ferrara, novembre 1989, pp. 133-141.
  4. Ciriaco Pizzecolli, de Possedoni
  5. Rilate la centran temon-celon de la Koncilio, la reunuiĝon de la du Eklezioj, Pletono sin deklaris malfavora, timante ke la unuiĝo de krucmilitoj krizigu ankaŭ sian “Helenismon” en kiu li vidis nia filiĝo.
  6. Humanistoj italaj /kaj eŭropaj ĝis tiam konis Platonon tra la lensoj de Novplatonismo, kaj ne per kontakto kun la diversaj verkoj de Platono
  7. Cetty Muscolino, Ferruccio Canali, Il tempio della meraviglia: gli interventi di restauro al Tempio Malatestiano per il Giubileo, 1990-2000, Editore Alinea Editrice, 2007, pag.13-14
  8. S. Lamprou "Paleologia - Peloponisiaca" vol. B pag.247 # Σ. Λάμπρου "Παλαιολόγεια Πελοπονησιακά"- Ateno 1926 kaj 1930
  9. Meyendorff, p. 113.
  10. Georgeos Pletone Gemistos di Kostas Mandilas ΓΕΩΡΓΙΟΣ ΠΛΗΘΩΝ ΓΕΜΙΣΤΟΣ di Κώστας Μανδηλάς eldonisto ΑΝΟΙΚΤΗ ΠΟΛΗ 1997 pag. 25-85 e 159-166

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Pensa profilo pri Pletone]