Genetike modifita maizo

Genetike modifita maizo estas genetike modifita speco de maizo. Specifaj maizrasoj estis genetike inĝenieritaj por ke tiu montru agrikulturajn dezireblajn trajtojn, kiel la rezisto al la plagoj kaj al herbicidoj. Maizrasoj kun ambaŭ trajtoj estas nun uzataj en multaj landoj. GM maizo starigis polemikojn kun rilato al eblaj sanefikoj, efikoj sur aliaj insektoj kaj efikoj sur aliaj plantoj pere de la genfluo. Unu el tiuj rasoj, nomita Starlink, estis aprobita nur por animalan manĝo en Usono, sed estis trovita en homa manĝo, kio kondukis al serio de revizioj kiu startis en 2000.

La maizo RR (Roundup Ready) estas tipo de genmodifita maizo rezistanta al la herbicido glifosato (Liberty kaj Roundup). Ĝi estis kreita por batali kontraŭ supozitaj damaĝaj herboj kiel la sorgo de Alepo (Sorghum halepense) kiu prokrastas la disvolvigon de la maizo en intensivaj kultivoj. La variaĵoj de maizo rezistantaj al la glifosato estis komercigitaj por la unua fojo jam en 1996 fare de la entreprena Monsanto.[1]

Estas tipoj de genmodifita maizo kiuj estas rezistantaj kaj al pestoj kaj al herbicidoj.

La genmodifita maizo povas reproduktiĝi nature, ĉar certe okazas fuĝoj de genmodifita poleno. Ekzemple oni observis abelojn akirintaj polenon el genmodifita maizo.[2]

Notoj redakti

  1. «Roundup Ready System». Monsanto. Arkivita el la originalo en la 2a de Aprilo 2013.
  2. «Hot News». Arkivita el la originalo en la 24a de februaro 2009.