Genipa americanagenipo (sin.: Genipa americana var. caruto (Kunth) K.Schum., Genipa caruto Kunth) estas specio el la familio de la Rubiacoj (Rubiaceae). La genipo-frukto similas al Figo. Ĝi estas nur pli granda. La arbo vaste kreskas en la tropika Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
genipo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Gentianales
Familio: Rubiacoj (Rubiaceae )
Genro: genipo (Genipa )
Specio: Genipa americana
Genipa americana
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
detalo de la floro
Frukto
Fruktoj

Priskribo redakti

Genitapo estas somerverda, mezgranda arbo, kiu atingas 6 ĝis 20 m kaj la diametro de la trunko estas 30 ĝis 80 cm. La blaka-griza ligno estas dura kaj persista, tamen relative fleksebla. la grandaj, senharaj, ledaj, inverse ovoformaj folioj havas relative mallongajn tigojn. la folioj estas 10 ĝis 35 cm longaj kaj 5,5 ĝis 19 cm larĝaj.

La mallongaj fine starantaj, cimaj floraroj havas flavecajn florojn, kiuj longas 2 ĝis 4,5 cm. La rondaj, brunecaj friktoj havas diametron de 6 ĝis 7 cm. La fruktokarno havas multegajn semojn.

Utiligado redakti

La maturaj fruktoj estas brunecaj, grandaj kiel pomo kaj sulkiĝintaj. Ili estas freŝe manĝeblaj. Ili ankaŭ estas prilaborata al kompoto, marmelado kaj trinkaĵojn.

 
folioj de genitapo en la tradicia medecino de la guaranioj

La indiĝenoj el Brazilo kaj Venezuelo gajnas el la verdaj fruktoj malhelbluan farbon por kolorigi la korpojn. Genipa americana estas uzata en la paragvaja tradicia medicino kiel seninfektiganco, laksiganco, senskoriiganco kaj kontraŭreŭmiganco.[1] En 1945 urologo raportis pri trinkaĵo[2] kontraŭ malsano de la urinvezikon. Similan trinkaĵon uzas indiĝenoj en Amazonio kontraŭ urinvezika parazito.

La ligno estas uzata por fari meblojn kaj domojn.

Referencoj redakti

  1. Manuel de Uso de Hierbas Medicinales del Paraguay Arkivigite je 2012-09-07 per la retarkivo Wayback Machine, unesco.org.uy (spanisch, PDF; 1,6 MB)
  2. Lin, E. E. (1945): Solution of Incrustations in Urinary Bladder by New Method. Journal of Urology, 53 (5): 702.

Literaturo redakti

  • Paul C. Standley: The Rubiaceae of Ecuador. Field Museum of History Botanical Series, Band VII, Nummer 2, Chicago, USA, 1931.
  • Paul C. Standley: The Rubiaceae of Venezuela. Field Museum of History Botanical Series, Band VII, Nummer 4, Chicago, USA, 1931.

Eksteraj ligiloj redakti