Genolier

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Genolier (stacidomo).

Genolier estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1808 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Genolier
Blazono de Genolier
Blazono de Genolier
Blazono de Genolier
urbetokomunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 26′ 06″ N 6° 13′ 05″ O / 46.43500 °N, 6.21806 °O / 46.43500; 6.21806 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 06″ N 6° 13′ 05″ O / 46.43500 °N, 6.21806 °O / 46.43500; 6.21806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1808
Areo 4,87 km²
Alteco 556 m super marnivelo
Poŝtkodo 1272
Komunumkodo 5718
Mapo de Genolier
Mapo de Genolier
Situa mapo de Genolier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Genolier situas ĉe la suda piedo de la Ĵurasa Montaro. Ĝi situas 7 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 37 km okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La orientan komunuman limon formas la rivero Serine. La komunumo konsistas el la vilaĝo Genolier, la vilaĝeto La Caisserie kaj la nova kvartalo Châtel.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,87 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 46,8% servas por agrikulturo kaj 18,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Genolier limas en nordo al Arzier-Le Muids, en oriento Vich, en sudo al Coinsin, kaj en okcidento al Givrins.

Trafiko redakti

La komunumo Genolier situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingeblas. Al la komunumo kondukas konektaj vojoj de la najbaraj komunumoj. Laŭlonge de la nordorienta komunumlimo pasa la kantona ĉefvojo n-ro 125 de Gland al Arzier-Le Muids. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Nyon. La komunumo disponas pri du haltejoj ĉe la fervojlinio de Nyon al Saint-Cergue.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Genolier datiĝas el la jaro 1110 kiel Genolliacum. La vilaĝo dum mezepoko estis komuna senjorujo de la familo de Prangis kaj la Senjoroj de Mont, kiuj sin nomis ankaŭ Senjoroj de Genolier. Ili konstruis en la jaro 1210 en Genolier kastelon kaj koncedis en la jaro 1221 al siaj servutuloj la liberecon. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti