Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto

muzeo en Belgio

La Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto (nederlande Gentse Stedelijk Museum voor Actuele Kunst aŭ mallongigita SMAK) fondiĝis en 1999. La origino de tiu ĉi muzeo en Gento estas en 1957 kiam Karel Geirlandt fondis la 'Asocion por la Muzeo de Nuntempa Arto'.

Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto
muzeo de nuntempa arto
Lando Belgio vd
Situo Gento
Adreso Jan Hoetplein 1
Poŝtkodo 9000
Estiĝo 1957
Direktoro Philippe Van Cauteren
Koordinatoj 51° 2′ 17″ N, 3° 43′ 19″ O (mapo)51.0381688888893.722025Koordinatoj: 51° 2′ 17″ N, 3° 43′ 19″ O (mapo)
Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto (Belgio)
Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto (Belgio)
DEC
Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto
Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto
Situo de Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto
Map
Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto
Parto de Q64699564 vd
Retpaĝo https://smak.be/
vdr

En 1975 Jan Hoet direktoriĝis de la 'Muzeo de Nuntempa Arto' en Gento. Kiam en 1999 tiu ĉi ekhavas propran konstruaĵon, ĝi ŝanĝiĝis al 'Stedelijk Museum voor Actuele Kunst' (Urba Muzeo por Aktuala Arto). Post kiam Jan Hoet emeritiĝis, Peter Doroshenko je la unua de decembro 2003 estriĝis. Lin oni post provperiodo maldungis. Tio kaŭzis tumulton. Artistoj kaj kuratoroj sub gvidado de Luc Tuymans timis por la estonteco kaj sendependeco de la muzeo. Peticion oni donis al la kulturskabeno Sas Van Rouveroij. La maldungon oni ne nuligis, sed jes ja kelkajn modifojn oni faris sine de la organiza strukturo de la muzeo.

La kolekto de la SMAK sin fokusas al la eŭropa arto post 1950. Plej prominentaj artaĵoj estas la instalado Wirtschaftswerte de Joseph Beuys kaj Die Toilette de Ilja Kabakov kaj la pentraĵo Figure Sitting de Francis Bacon.

La plej famaj ekspozicioj datiĝas de la 'Hoet-epoko'. Nome per Chambres d'Amis (1986) - dum kiu artistoj adaptis privatajn loĝejojn - li surmapigis Genton kaj precipe sin mem. La ekspozicio ludis gravan rolon en la enoficigo de HOET kiel arta gvidanto de la germana ekspozicio Documenta 9 (1992).

Eksteraj ligiloj redakti