Gentiana acaulis (alpa gencianosentiga genciano)[1] estas specio de florplanto de la familio Gencianacoj Gentianaceae, indiĝena de centra kaj suda Eŭropo, el Hispanio oriente al la Balkanoj, kreskanta ĉefe en montaj regionoj, kiaj Alpoj, Cevennes kaj Pireneoj, je altoj de 800–3000 m.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gentiana acaulis
Gentiana acaulis
Gentiana acaulis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Gencianacoj Gentianaceae
Genro: Genciano Gentiana
L.
Specio: Gentiana acaulis
{{{specioj de subdivizio}}}

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracio de G. acaulis.

Ĝi estas staŭdo, kiu kreskas 2 cm alte kaj 10 cm aŭ plie larĝe. La folioj estas ĉiamverdaj, 2-3.5 cm longaj, en baza grupo, formante arojn. La trumpet-formaj finaj floroj estas bluaj kun oliv-verde punktitaj laŭlongaj koloj. Ili kreskas tre mallongajn flortigojn, 3–6 cm longajn. La flortigo estas ofte sen folioj, aŭ havas 1 aŭ 2 parojn de folioj. Ĝi preferas sunon, estas tre hareca kaj floras en la fino de printempo kaj somero.

Tiu planto, kiel aliaj de ties genro, valoras por kultivado pro malofta pure intensa bluo de ties floroj. Kaj ties kultivaĵojn akiris diversajn premiojn.[2]

La latina specifa epiteto acaulis signifas "mallongtiga".[3]

La tre rilata Gentiana clusii, ofte nomata laŭ la sama komuna nomo de tiu specio, diferencas pro sia kresko sur alkalaj grundoj. Ĝi havas pli mallongajn foliojn kaj la floroj ne havas oliv-verdajn striojn.

Bildo de genciana floro videblas sur flanko de moneroj de 0.01 eŭro de Aŭstrio.

Referencoj redakti

  1. Lena Struwe (Editor), Victor A. Albert (Editor), Gentianaceae, Cambridge University Press, 2002; ISBN 0-521-80999-1
  2. Gentiana acaulis AGM. Royal Horticultural Society. Alirita 27a de Julio 2013.[rompita ligilo]
  3. Harrison, Lorraine. (2012) RHS Latin for gardeners. Unuiĝinta Reĝlando: Mitchell Beazley, p. 224. ISBN 9781845337315.

Eksteraj ligiloj redakti