La geoekologio estas mediscienco kaj apartenas al la tersciencoj. Centre de la geoekologio staras la observado de naturaj [1] medisistemoj kaj ties influiĝoj per la homo.

Kaj medisciencistoj kaj fizikaj geografoj nomas sin geoekologoj. Ambaŭ grupoj uzas la nocion geoekologio, sed kun rimarkeble diversa akcentado.

En Germanio la geoekologio kiel fako (studadplano, germanlingve: Studiengang) sekvas la medisciencan interpretadon de geoekologio.

Notoj redakti

  1. "naturaj" en la senco: "naturdevenaj", do: "ne de homo faritaj". Ne en la senco: "neŝanĝitaj". Vidu ankaŭ: Naturo