Geografia Instituto de Vajmaro

La Geografia Instituto (germane: Geographisches Institut) en Vajmaro, Germanujo, estis grava germana eldonejo por kartoj kaj globusoj.

Geografia Instituto de Vajmaro
organizaĵoeldonejo • map publishing company
Komenco 1804 vd
Fino 1893 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Vajmaro
Fondinto(j) Friedrich Justin Bertuch vd
vdr
Mondokarto pri registaraj formoj, 1817

Historio redakti

Ĝi fonditis en al 1.4.1804 fare de Friedrich Justin Bertuch estante filia eldonejo de ties ampleksa entreprenaro (Landes-Industrie-Comptoir) por anataŭenpuŝado de ekonomio kaj socio en Saksio-Vajmaro. Tie ĉi laboris kuprogravuristoj kaj kartografoj (ekz. la konata Franz Ludwig Güssefeld) kiuj fabrikis atlasojn, ĝeneralajn kaj specialajn mapojn de ĉiuj kontinentoj kaj multaj landoj, manajn kaj kunfaldeblajn vojaĝajn kartojn, lunkartojn kiel ankaŭ terajn respektive ĉielajn globusojn. Krome tiu ĉi instituto publikigis fakgazetojn kaj jarlibrojn geografiajn-statistikajn. Gravegis tiukuntekste la ekde 1798 jam ĉe Landes-Industrie-Comptoir eldonita unua scienca geografia gazeto "Allgemeine Geographische Ephemeriden".

La eldonon sciencan prizorgis i.a. Franz Xaver von Zach, Adam Christian Gaspari, Heinrich Kiepert, Karl kaj Adolf Gräf, Carl Ferdinand Weiland, Julius Kettler, Carl Riemer kaj Karl Christian Bruhns.

Post la morto de Bertuch la instituton transprenis en 1822 Friedrich von Froriep kaj en 1845 ties filo Robert Froriep; finfine en 1855 Ludwig Denicke el Lüneburg, en 1858 Voigt & Günther, poste F. Arnd (ĝis 1883), pli malfrue inter 1890 kaj 1893 Julius Kettler, en 1903 Max Wedekind: sub Wedekind la instituto malaperis en la jaro 1905-a.

Literaturo redakti

  • Katharina Middell, "Dann wird es wiederum ein Popanz für Otto-- ": das Weimarer Landes-Industrie-Comptoir als Familienbetrieb (1800–1830), p. 295 ss.