Geokomputiko aŭ internacie geomatiko estas uzo de komputaj rimedoj en manipulo de geografiaj informoj. Per programoj geokomputikistoj kolektas, konservas, prikalkulas kaj disponigas geografiajn datumojn. Tiuspecaj programoj multiĝis en la 2000aj jaroj.

Fontoj de geografiaj datumoj redakti

Pluraj fontoj provizas formalajn geografiajn informojn:

Grandaj ŝtataj geografiaj administrejoj kaj kelkaj privataj kompanioj, ekzemple NavteqTeleatlas (ĉi-lasta pri stratinformoj) kolektas kaj disponigas geokomputikajn informojn.

Trakto de geografiaj datumoj redakti

Grandaj programaroj geografiaj estas nomataj geografiaj informosistemoj GIS. Tiujn programojn subtenas apartaj datumbazsistemoj, kiaj Oracle spatial, ArcSDE', PostGIS. Ekzistas komerce kaj libere haveblaj GIS-oj.

GIS-oj evoluas iom post iom al plur-tavola arkitekturo. Asocio de komputofirmaoj pri geografiaj sistemoj Open GIS consortium proponas normojn por tiaj arkitekturoj kaj por kongruo en datuminterŝanĝo.

Disponigo de geografiaj datumoj redakti

Geokomputikaj informoj estas konsulteblaj en formo de surekranaj mapoj, de paperaj maparoj, tra TTT-legiloj, en veturilaj vojtroviloj...

GIS-oj kapablas:

  • supermeti geografiajn informojn el pluraj fontoj (ekzemple el katastro kaj el aviofotoj)
  • trovi unuopajn informojn (kie estas hidranto 342Z, kiom da akvo ĝi provizas, kiel oni atingas ĝin?)
  • trovi korelaciojn inter diversspecaj informoj (ĉu distriktoj kun ŝtate helpata loĝo montras pli densan krimecon?)
  • ...

Utiligoj de geokomputiko redakti

Administrejoj kaj grandaj kompanioj estas ĉefaj uzantoj de geokomputaj programoj. Per tiuj programoj ili plenumas taskojn kiaj: