Georg EDER (naskiĝis en la 6-an de marto 1928 en Mattsee, mortis samloke la 19-an de septembro 2015[1]) estis salcburga ĉefepiskopo.

Georg Eder
ĉefepiskopo de Salcburgo
Blazono ĉefepiskopa de Eder
Blazono ĉefepiskopa de Eder
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1928 (1928-03-06)
en Mattsee
Morto 19-an de septembro 2015 (2015-09-19) (87-jaraĝa)
en Mattsee
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Memorigilo Georg Eder
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • teologo • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de kamparano frekventis ekde 1946 la gimnazion Kollegium Borromaeum Salzburg kie li trapasis la abiturientan ekzamenon. Poste li eniris la porpastran seminarion en Salcburgo. Li ordinitis sacerdoto en la 15.7.1956 fare de Andreas Rohracher en la Katedralo de Salcburgo kaj nomumitis episkopa sekretario post animzorgada tempeto en Zell am See. La sekvantajn jarojn Eder daŭrigis la teologiajn studojn kaj doktoriĝis en 1964 sub Josef Dillersberger pro disertacio bibliscienca pri la agado de la Sankta Spirito en la Johano-evangelio (ĉapitro 14).

En 1965 Eder iĝis paroĥestro en Lofer kaj estis paralele pormesknabina animzorganto de la diocezo. De 1968-70 li estis generalsekretario por la problemoj de la tirolanoj ene de la diocezo. En 1970 Eder iĝis paroĥestro en Altenmarkt im Pongau, en 1981 krome dekanejestro.

En la 21.12.1988 la katedralkapitulanoj elektis lin ĉefepiskopo de Salcburgo, 88-a posteulo de Sankta Ruperto kaj 77-a ĉefepiskopo. Nomumo papa estis en la 17.1.1989.

Agadoj dum episkopeco redakti

Por subteni la interparoladnivelon de la lokaj eklezianoj kaj apogi la unuecon de la fideluloj Eder kunvokis la t.n. Diocezan forumon kiu kunsidis en 1994-96. Liaj taksoj pri ĝi estis pozitivaj sed tamen ne blinde entuziasmaj. Fokuson li metis je la plimultigo de kandidatoj por pastreco kaj je la pliŝato de geedzeco kaj familia vivo. Pro konservemaj vidpunktoj koncerne moralon kaj ekumenismon li ofte kritikitis. La Sacerdotan Fration Sankta Petro li bonvenigis en Salcburgo kaj metis la Sebastiano-kirkon je dispono de la ŝatantoj de la Trenta meso.

En la 23.11.2002 papo Johano Paŭlo la 2-a akceptis la intencon de Eder demisii pro maljuneco.

Honoroj redakti

  • 1997: Großes Goldenes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich
  • Großkreuz des Ehrenzeichens des Landes Salzburg
  • 2003: Ring der Stadt Salzburg

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti