Georg Metzendorf

germana arĥitekto

Georg Metzendorf (naskiĝinta la 25-an de septembro 1874 en Heppenheim; mortinta la 3-an de aŭgusto 1934 en Essen) estis germana arĥitekto.

Georg Metzendorf
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1874 (1874-09-25)
en Heppenheim
Morto 3-an de aŭgusto 1934 (1934-08-03) (59-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitektourbanizisto
vdr

Vivo redakti

 
Tombo sur la Sudokcidenta Tombejo de Essen

Post en 1896 plenumita lernotempo masonista Metzendorf studis arĥitekturon ĉe la Ĉefduka Badena Konstrumetia Lernejo en Karlsruhe, en 1898 li daŭrigis la studon ĉe la Teknologia Universitato je Darmstadt. Ekde 1897 ĝis 1905 li estis kunlaboranto en la regione sukcesa kaj konata arĥitektura oficejo de sia frato Heinrich Metzendorf en Bensheim, en 1900/1901 li estis tie oficestro kaj ekde 1901 ĝis 1905 kunsocietano. Precipe la vilaokonstruaĵoj influitaj de la secesiostilo fariĝis distingilo de la du arĥitektoj kaj de la regiono.

Metzendorf ricevis aŭguston de 1908 de la estraro de la Margarethe-Krupp-Fondaĵo por Loĝeja Prizorgado la komision, plani la kolonion Margarethenhöhe en Essen. La deĵorkontrakto kun la urbo Essen, reprezentata per ĉefurbestro Wilhelm Holle, datiĝas je la 1-a de januaro 1909. Per ĉi tiu „dumviva tasko“ li rikoltis landvaste kaj tutmonde renomon. Lia juna kunlaboranto Richard Kauffmann je tio kolektis unuajn praktikajn spertojn kiel arĥitekto.[1] Samtempe Metzendorf konstruis per la ĝardenurbo Hüttenau la unuan ĝardenurbon laŭ la ideoj de Ebenezer Howard en Germanujo.[1] Metzendorf laboris tamen krom tio ankaŭ kiel memstara arĥitekto en Essen.

Metzendorf estis membro de la artistoligo Deutscher Werkbund. Georg Metzendorf estis entombigita sur la Sudokcidenta Tombejo de Essen en Essen-Fulerum proksime de Margarethenhöhe. Li postlasis tri gefilojn kaj sian edzinon Anna denaska Graf.

Verkaro redakti

Konstruaĵoj (nekompleta) redakti

 
Domo de la iama magazeno Krupp'sche Konsumanstalt sur la altaĵo Margarethenhöhe en Essen, konstruita en 1911/1912
 
Loĝdomo-linio en la Moltke-Kvartalo, Semperstr. 13-21, Essen, konstrujaro 1912
  • 1909–1934/1938: Kolonio Margarethenhöhe en Essen
  • 1909–1917: Ĝardenurbo Hüttenau en Hattingen-Welper
  • 1910–1911: Tri loĝdomo-linioj en la Moltke-Kvartalo de Essen, Schnutenhausstraße 2–20 kaj 7–17
  • 1911: Vilao por advokato Heinrich Albert en Berlino, Maximiliankorso 37
  • 1911–1912: Domoj por oficistoj de Krupp en la Suda Kvartalo de Essen, Goethestraße 24–36 kaj 56
  • 1911–1916: Kolonio Breilsort, Essen-Frohnhausen
  • 1912: Loĝdomo-linio en la Moltke-Kvartalo, Semperstraße 13–21, Essen (sub monumentprotekto; domo n-ro 13 ŝangita)
  • 1913–1914: Diversaj konstruaĵoj por la ekpozicio de Werkbund en Kolonjo
  • 1913–1915: Eickhaus, magazeno ĉe Willy-Brandt-Placo en la centro de Essen (sub monumentprotekto)
  • 1920: Domo Metzendorf en Berchtesgaden
  • 1920–1922: Kolonio de la karbominejo Mont Cenis en Herne-Sodingen (konsiderinde ŝanĝita)
  • 1920–1921: Loĝdomo por lignokomercisto Anton Heller en Willingen (sub monumentprotekto)
  • 1921–1923: Administrejoj de Ruhr-Ligo kaj de la Ruhr-Valbaraĵo-Ligo, nomata „Ruhr-Domo“, en Essen, Kronprinzenstraße 37
  • 1922–1923: Vilao por fabrikanto Theo Goldschmidt en Essen-Bredeney, Hohe Buchen 14 (ne konserviĝinta)
  • 1922–1923: Duloĝeja domo de la Emscher-Kooperativo en la Moltke-Kvartalo, Semperstraße 24, Essen
  • 1925: Loĝodomo por komercisto Sigmund Baer en la Moltke-Kvartalo, Weißbachstraße 14, Essen (ŝanĝita, sub monumentprotekto)
  • 1926–1928: Pulmosanigejo Haardheim en Marl-Sinsen, Halterner Straße 525 (ŝanĝita)
  • 1926–1928: Ponto trans la Ruhr ĉe Hattingen-Blankenstein (kun J. Schneider, detruita la 11-an de aprilo 1945)[2]
  • 1927–1929: katolika preĝejo Sankta Jozefo en Hattingen-Welper
  • 1927–1930: Iama ĉefa administrejo de la ŝparbanko en Essen
  • 1928–1930: Urba biblioteko kun teatra restoracio en Essen[3]
  • 1929–1932: Lupus-Sanigejo „Haus Hornheide“ en Monastero

Traktaĵoj redakti

  • Das neue niederrheinische Dorf auf der Deutschen Werkbundausstellung in Köln 1914. Berlino 1914.
  • Kleinwohnungsbauten und Siedlungen. Darmstadt 1920.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Myra Warhaftig: Sie legten den Grundstein. Leben und Wirken deutschsprachiger jüdischer Architekten in Palästina 1918-1948. Wasmuth, Tübingen / Berlin: 1996, ISBN 3-8030-0171-4, S. 42.
  2. Wasmuths Monatshefte für Baukunst 12/1930
  3. Wasmuths Monatshefte für Baukunst 10/1930

Literaturo redakti

  • Rainer Metzendorf: Georg Metzendorf 1874–1934. Siedlungen und Bauten. Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission u. a., Darmstadt u. a. 1994, ISBN 3-88443-185-4 (Quellen und Forschungen zur hessischen Geschichte 96), (Samtempe: Akeno, Tekn. Altl-ejo., Doktortezo, 1993).

Eksteraj ligiloj redakti