Georg Michaelis

germana kanceliero

Georg MICHAELIS (n. 8-an de septembro 1857 en Haynau, Silezio; m. 24-an de julio 1936 en Bad Saarow, Brandenburgio) estis germana juristo kaj politikisto. En 1917 li estis dum tri kaj duona monatoj regna kanceliero (ĉefministro) kaj prusa ĉefministro.

Georg Michaelis
Persona informo
Georg Michaelis
Naskiĝo 8-an de septembro 1857 (1857-09-08)
en Chojnów, Prusia Silezio,  Reĝlando Prusio
Morto 24-an de julio 1936 (1936-07-24) (78-jaraĝa)
en Bad Saarow,  Nazia Germanio
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoReĝlando PrusioVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de LepsikoUniversitato de Vroclavo vd
Partio Deutschnationale Volkspartei vd
Profesio
Okupo politikistojuristoadvokato vd
Laborkampo politikojuro vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li venis el jurista familio kaj studis juron en Breslau, Leipzig kaj Würzburg. De 1885 ĝis 1889 li instruis juron en Tokio. En Germanio li faris karieron de ŝtatoficisto. En 1909 li fariĝis subŝtatsekretario (vicministro) en la prusa ministerio pri financoj.

Dum la unua mondmilito estis fakte ne la imperiestro, sed la supera armea gvido kiu faris Michaelis posteulo de Theobald von Bethmann-Hollweg kiel kanceliero. Michaelis estis preskaŭ tute nekonata, kiam la 14-an de julio 1917 li fariĝis surprize kanceliero kaj prusa ĉefministro.

La nepolitika oficisto estis troŝarĝata de siaj novaj taskoj. Jam post kvin tagoj li faris la parlamentan plimulton malamiko, kial li publike bagateligis la pacrezolucion de la parlamento. Cetere li kontraŭis al demokratiaj reformoj. Jam la 31-an de oktobro 1917 li demisiis. Li malakceptis ministran postenon en la nova kabineto.

En 1918/1919 Michaelis estis supera prezidanto de la prusa provinco Pomerio. Poste li aliĝis al la konservativa Deutschnationale Volkspartei kaj engaĝiĝis en la luterana landa eklezio.