Georg Rudolf Böhmer

Georg Rudolf BÖHMER (1723-1803) estis germana anatomo, kuracisto, botanikisto kaj profesoro pri medicino kaj botanikisto en la Universitato de Wittenberg. Li estis omaĝita per la nomoj de la genro Boehmeria familio[1] de la Urtikacoj, kaj Boehmeriopsis familio de Moracoj.

Georg Rudolf Böhmer
"Bibliotheca scriptorum historiae naturalis", verko eldonita en 1785.
"Bibliotheca scriptorum historiae naturalis",
verko eldonita en 1785.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de oktobro 1723
en Liegnitz, Silezio, Habsburga monarkio
Morto 4-a de aprilo 1803
en Vitenbergo, Elektoprinclando Saksio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • entomologo • kuracisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Wittenberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
"Bibliotheca Scriptorvm Historiae Natvralis", verko eldonita de Georg Rudolf Böhmer en (1786).

Böhmer naskiĝis la 1-an de oktobro 1723 en Liegnitz kaj estis filo de apotekisto. Li enskribiĝis en la Universitato de Lepsiko en 1742, kie li dediĉis sin al plantanatomio kiel botanikisto sub profesoro Christian Gottlieb Ludwig (1709-1773).

La 10-an de septembro 1746 li akiris la diplomon pri Medicina Bakalaŭro kaj la 20-an de marto 1750 tiun pri medicina licenciulo. Post la morto de Abraham Vater (1684-1751), Böhmer estis nomumita profesoro en la Universitato de Wittenberg la 2-an de aŭgusto, 1752.

Li skribis pri la flaŭro de Lepsiko, pri la ĉela histo de la plantoj, pri la naturo de la semoj de la nektarinoj kaj verkis superrigardon de la plantomondo kun la verko "Bibliotheca scriptorum historia naturalis" en kvin partoj, kiu aperis inter 1785 kaj 1789.

Genro de plantoj el la familio de la Urtikacoj, la Boehmeria, estis unue priskribita de li kaj nomita liaomaĝe. Ĉi tiuj estas fibro-plantoj, kiuj nun estas prilaborataj industrie.

Aliaj malgrandaj disertaĵoj kiel akademiaj programoj, gazetartikoloj kaj traktaĵoj pri anatomio, fiziologio kaj farmacia botaniko vastigas lian verkaron kun 130 publikaĵoj.

Kiel profesoro en Wittenberg, li administris la katedron pri botaniko kaj anatomio kaj fine en 1782 pri terapio. En 1753 li atribuis al li la devojn de fizikisto de la urbo Wittenberg, en 1766 li iĝis distrikta fizikisto en Wittenberg kaj en 1791 li aktivis kiel fizikisto de la urbo Kemberg.

Dum pli ol 40 jaroj li dediĉis sin al trejnado kiel akuŝisto kaj, sekve pro sia laboro, li plenumis la nekropsion de Jacob Kahle (konata kiel Fresskahle, mortis en 1753), fama glutono en Wittenberg.

Hodiaŭ estas memortabulo sur la konstruaĵo Leŭkoreo omaĝe al la homo kiu mortis la 4an de aprilo 1803 en Wittenberg por la senlaca bohemo laboremulo, kiu rifuzis nomumojn al Göttingen (1759) kaj Erlangen (1763).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti