Georg Wilhelm Lorsbach

Georg Wilhelm LORSBACH (naskiĝinta la 29-an de februaro 1752 en Dillenburg, mortinta la 30-an de marto 1816 en Jena) estis germana orientalisto, afrikanistikulo kaj teologo.

Georg Wilhelm Lorsbach
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1752 (1752-01-01)
en Dillenburg
Morto 1-an de januaro 1816 (1816-01-01) (64-jaraĝa)
Okupo
Okupo Africanist • teologo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de princa justickonsilisto kaj oficejestro Lorsbach frekventis la gimnazion de sia naskiĝurbo. En 1768 li ekstudentis en Herborn pri teologio kaj speciale pri orientalaj lingvoj. Sekve li iris en 1771 al Göttingen kie havis apartan influon sur lin Johann David Michaelis. Pro malsano li revenis iam en 1773 al Hersborn.

Post la fino de akademiaj studoj li okupiĝis pri sciencaj laboroj vivante en la gepatra domo. Post longa meditado li decidis iĝis animzorganto. Tamen li transprenis la estradon de la gimnazioj en Siegen (1778), en Dillenburg (1786) kaj de Herborn (1791). Tie li paralele ankaŭ estis profesoro pri orientalaj lingvoj ĉeuniversitate; en 1791, post kiam li devis prelegi krome pri historio kaj ekzegezo, li postlasis lernejajn devojn. En 1793 li iĝis orda profesoro pri teologio kaj poste konsistoria konsilito. En 1812 li translokiĝis al Jena kien oni vokis lin kiel profesoron. Tie li laboris ĝismorte.

Verkaro redakti

Inter liaj skribitaĵoj estis la plej grava Neue Beiträge zu den Apokryphen des Neuen Testaments, aus den heiligen Schriften der Zabier oder St. Johannisjünger, Marburg 1807. Krome li eldonis Beschreibung von Africa, erste Übersetzung aus dem Italienischen in das Deutsche des La descrittione dell’Africa von Leo Africanus.

Fonto redakti

Artikolo "Lorsbach, Georg Wilhelm" fare de Georg Christian Bernhard Pünjer, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 19 (1884), p. 203, kio relegeblas tie ĉi interrete.