George Dewey Cukor (ˈ|k|juː|k|ər; 7a de julio 189924a de januaro 1983) estis usona filmoreĝisoro.[1] Li ĉefe koncentriĝis al komedioj kaj literaturaj adaptaĵoj. Lia kariero floris ĉe RKO kiam David O. Selznick, la ĉefa produktoro de la studio, atribuis al Cukor la reĝisorado de kelkaj gravaj filmoj de RKO, kiaj What Price Hollywood? (1932), A Bill of Divorcement (1932), Our Betters (1933), kaj Little Women (1933). Kiam Selznick foriris al MGM en 1933 Cukor sekvis lin kaj reĝisoris pliajn filmojn kiaj Dinner at Eight (1933) kaj David Copperfield (1935) por Selznick kaj Romeo and Juliet (1936) kaj Camille (1936) por Irving Thalberg.

George Cukor
Oskar-premiito
Persona informo
George Dewey Cukor
Naskonomo George Dewey Cukor
Naskiĝo 7-an de julio 1899 (1899-07-07)
en Nov-Jorko
Morto 24-an de januaro 1983 (1983-01-24) (83-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater DeWitt Clinton High School vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroteatra reĝisoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1930–1981 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Provlude kun Lee Remick en 1962

Li estis anstataŭita kiel reĝisoro de Gone with the Wind (1939), sed li ja reĝisoris filmojn kiaj The Philadelphia Story (1940), Gaslight (1944), Adam's Rib (1949), Born Yesterday (1950), A Star Is Born (1954), Bhowani Junction (1956) kaj My Fair Lady (1964). Li plulaboris ĝis la 1980-aj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Obituary Variety, 26a de Januaro, 1983.

Fontoj redakti

  • Hillstrom, Laurie Collier, International Dictionary of Films and Filmmakers. Detroit: St. James Press, 1997. ISBN 1-55862-302-7.
  • Katz, Ephraim, The Film Encyclopedia. New York: HarperCollins, 2001. ISBN 0-06-273755-4.
  • Myrick, Susan, White Columns in Hollywood: Reports from the GWTW Sets. Macon, Georgia: Mercer University Press, 1982 ISBN 0-86554-044-6.
  • Wakeman, John, World Film Directors. New York: H. W. Wilson Company 1987. ISBN 0-8242-0757-2.

Eksteraj ligiloj redakti