George Grosz

germana artisto

George GROSZ (naskiĝinta je la 26-a de julio, 1893 - mortinta je la 6-a de julio, 1959) estis grava membro de la Berlina Dadaisma kaj Nov-Objektiveca grupoj, konata precipe pro sia sovaĝe distordaj desegnaĵoj de berlina vivo dum la 1920-aj jaroj.

George Grosz
Persona informo
Naskonomo Georg Ehrenfried Groß
Naskiĝo 26-an de julio 1893 (1893-07-26)
en Berlino
Morto 6-an de julio 1959 (1959-07-06) (65-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj germana
Loĝloko Okcidenta BerlinoBerlino
Ŝtataneco UsonoGermanio
Alma mater Dresden Academy of Fine Arts
Familio
Edz(in)o Eva Peters
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • fotisto • universitata instruisto • verkistoilustristo • litografisto • grafikartisto • gravuristo • konstrua desegnisto
Verkoj I Am Glad I Came Back
vdr

Biografio redakti

George Grosz naskiĝis kiel Georg Ehrenfried Groß en Berlino, Germanio, sed ŝanĝis sian nomon en 1916 pro romantika entuziasmo por Usono kiu originis en siaj fruaj legoj de la libroj de James Fenimore Cooper, Bret Harte, kaj Karl May, kaj kiun li retenis dum la cetero de sia vivo. Lia artista amiko kaj kunlaboranto Helmut Herzfeld ŝanĝis sian nomon al John Heartfield je la sama tempo.

En 1914 Grosz ofertis sin por armea servado; kiel multe da aliaj artistoj, li plenkore akceptis la Unuan Mondmiliton kiel "la milito fini ĉiujn militojn," sed li rapide senreviĝis kaj maldungiĝis post enmalsanulejeco en 1915. En januaro, 1917, li envarbiĝis por servado, sed en majo li maldungiĝis kiel porĉiame netaŭga.

Grosz estis arestita dum la Spartakisma Ribelo en januaro, 1919, sed eskapis uzante pseŭdajn identecajn dokumentojn; li membriĝis en la Komunista Partio de Germanio en la sama jaro. En 1921, Grosz estis akuzita pro esti insultinta la armeon, kiu rezultis je monpuno de 300 germanaj markoj kaj la detruo de la kolekto Gott mit uns ("Dio estas kun ni"), satiro pri germana socio. Grosz forlasis la Partion en 1922 post esti pasinta kvin monatojn en Rusio kaj esti renkontiĝinta kun Lenin kaj Trockij, pro sia adverso kontraŭ iu ajn formo de diktatora aŭtoritato.

En liaj desegnaĵoj, kutime en plumo kaj inko, kiujn li foje plievoluigis per akvarelo, Grosz faris multon por krei la bildo la plejparto da homoj havas de Berlino kaj la Vajmara Respubliko dum la 1920-aj jaroj. Dikaj negocistoj, vunditaj soldatoj, prostituitinoj, seksaj krimoj kaj orgioj estis liaj grandaj subjektoj. Lia desegnopovo estis bonega, kvankam la artaĵoj pro kiuj li estas plej bone konata alprenas intence malelegantan formon de distordo. Lia artaĵaro inkluzivas je kelke da absurdaj verkoj, kiel "Memoru Onklon Aŭguston la Feliĉa Inventisto", kiu havas butonojn kudritajn sur ĝi kaj ankaŭ inkluzivas je erotikaĵoj, el kiuj kelkoj nun estas en la Monda Muzeo de Erotika Arto.

Amare kontraŭ-nazia, Grosz elmigris Germanion en 1932 kaj estis invintita instrui ĉe la Arstudenta Ligo en Novjorko en 1933, kie li instruis intermite ĝis 1955. Li estiĝis civitano usona en 1938. Kvankam moliĝo de lia stilo estis evidenta ekde la malfruaj 1920-aj jaroj, la verko de Grosz turnis sin al sentimenta romantiko en Usono, ŝanĝo ĝenerale konsiderata regreso.

Li daŭre ekspoziciis regule. Li faris la pentraĵon Kain, aŭ Hitler en Inferno (1944), kiu montris la mortintojn atakantajn al Hitler en Inferno, kaj en 1946 li eldonis sian aŭtobiografion, Eta Jes kaj Granda Ne. Dum la 1950-aj jaroj li malfermis privatan artlernejon ĉe sia hejmo kaj ankaŭ laboris kiel Ĉeloĝanta Artisto ĉe la Artcentro de Des Moines. Grosz estis elektita al la Usona Akademio de Artoj en 1954. Eĉ kvankam li havis usonan civitanecon, li decidis reiri al Berlino en 1959, kie mortis li je la 6-a de julio tiujare pro nokto de drinkado.

En 1960, Grosz estis la subjekto de la akademi-premia nomumita filmo La Interregno de George Grosz.

Citaĵoj redakti

  • "Profunde senrevigita viro, li vidis la homaron kiel escence besta kaj la urbon de Berlino kiel aĉejo de malboniĝo kaj depravacio, ĝiaj stratoj plene de homamasoj de senprincipaj profitistoj, prostitutinoj, milit-kriplulaj feĉoj, kaj vario de pverversuloj. Kiel komunisto, lia sento de socia kolerego instigis lin produkti la plej akrajn desegnaĵojn kaj pentraĵojn." — Trewin Copplestone
  • En la Germanio de Grosz, ĉio kaj ĉiu estas vendata. Ĉiuj homaj transakcioj, krom la klassolidareco de la laboristoj, estas venenitaj. La mondo estas posedita per kvar specoj de porko: la kapitalisto, la oficisto, la sacerdoto, kaj la ĉiesulino, kies alia formo estas la societema virino. Li estis unu el la pendantaj juĝistoj de arto. — Robert Hughes
  • Mia celo estas esti komprenata per ĉiu. Mi malakceptas la "profundecon" kiun homoj postulas dum tiuj ĉi tagoj, en kiun vi neniam povas descendi kiel plonĝanta tintilo farĉita per kabala virbovfeko kaj intelekta metafiziko. Tiu ĉi espresionisma anarĥio devas ĉesi... tago venos kiam la artisto ne plu estos tiu ĉi tia bohema, parada anarĥiisto, sed bonsana viro laborante klare en kolektiva socio. — Grosz

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 10-a de februaro, 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti