George M. McCune

usona lingvisto

George McAfee McCune (naskiĝis la 16-an de junio 1908 en Pjongjango, nuna Nord-Koreio; mortis la 5-an de novembro 1948) estis usona lingvisto. Kune kun Edwin O. Reischauer li evoluigis la transskribon de McCune-Reischauer por la korea alfabeto.

George M. McCune
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1908 (1908-06-16)
en Pjongjango
Morto 5-an de novembro 1948 (1948-11-05) (40-jaraĝa)
en Berkeley
Lingvoj koreaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Hurona Universitato • Universitato Rutgers • Occidental College
Familio
Frat(in)o Shannon Boyd-Bailey McCune
Okupo
Okupo lingvisto
Verkoj Transskribo de McCune-Reischauer
vdr

Li naskiĝis en Pjongjango kiel filo de usona eduka misiisto, George Shannon McCune, kaj ricevis sian bazan lernejan edukon en Koreio. Poste li studis en la universitato Huron en Sud-Dakoto kaj post unu jaro plustudis en la Universitato Rutgers de Nov-Ĵerzejo. Li finis la studojn per bakalaŭra diplomo en la universitato Occidental College de Los-Anĝeleso en 1930.

Lia frato, Shannon Boyd-Bailey McCune (1913-1993), estas geografo kiu verkis plurajn anglalingvajn librojn pri Koreio por la ĝenerala publiko.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri George M. McCune en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)