George Gordon MEADE (31a de Decembro, 1815 – 6a de Novembro, 1872) estis oficiro de la Usona Armeo kaj civila inĝeniero plej bone konata pro la definitiva venko super la Konfederacia Generalo Robert E. Lee en la Batalo de Gettysburg en la Usona Enlanda Milito. Li antaŭe estis luktinta distinge en la Dua Seminola Milito kaj en la Meksik-usona Milito. Dum la Enlanda Milito, li servis kiel Unia Generalo, plialtigante el komando de brigado al tiu de la Armeo de Potomako. Antaŭe en sia kariero, li estis inĝeniero kaj dediĉis sin al marborda konstruado ds kelkaj lumturoj.

George Meade
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1815 (1815-12-31)
en Kadizo
Morto 6-an de novembro 1872 (1872-11-06) (56-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Laurel Hill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoHispanio
Alma mater West Point
Familio
Patro Richard Worsam Meade I
Patrino Margaret Coats Butler Meade
Frat(in)o Richard Worsam Meade II
Edz(in)o Margaretta Meade
Infanoj George Meade • Sarah Wise Meade
Okupo
Okupo militistoinĝeniero
vdr

Militkariero redakti

La milita sperto de Meade en la Enlanda Milito startis kiel brigada komandanto en la Kampanjo de la Virginia Duoninsulo kaj en la Bataloj de la Sep Tagoj. Li estis akre vundita dum estrado de sia brigado en la Batalo de Glendale. Kiel divizia komandanto, li havis rimarkindan sukceson en la Batalo de la Suda Monto kaj riecvis provizoran korpuskomandon en la Batalo de Antietam. La divizio de Meade eble estis la plej sukcesa en la Batalo de Fredericksburg en Decembro. Ĝi estis parto de la forto zorgita por la forpelo de la konfederaciaj trupoj de Stonewall Jackson reen el ilia pozicion de Prospect Hill. La divizio faris pl ol aliaj, sed estis devigita reveni pro manko de plinfortigaĵoj. Meade estis promociita al komandanto de la 5a Korpuso, kion li plenumis dum la Batalo de Chancellorsville.

Dum la Kampanjo de Gettysburg, li estis nomumita por komandi la Armeon de Potomako ĝuste tri tagojn antaŭ la Batalo de Gettysburg. Alveninte sur la batalkampo post la agado de la unua tago, nome en la 1a de Julio, Meade organizis sian armeon sur favora tereno por lukti efikan defendobatalon kontraŭ la Armeo de Norda Virginio de Robert E. Lee, kaj forpelis serion de amasaj atakoj laŭlonge de la venontaj du tagoj. Lee estis devigita retiriĝi al Virginio, kio finigis sian esperon venki en la milito pere de sukcesa invado de la Nordo. Tiu venko estis iom malpliigita pro la malefika persekutato al Lee fare de Meade dum la retirigo, kio permesis al Lee kaj al lia armeo eskapi anstataŭ esti komplete detruita. La Unia Armeo malsukcesis ankaŭ pluigi sian sukceson dum la Kampanjo de Bristoe kaj la Batalo de Mine Run tiun aŭtunon, kiu finis senvenke. Meade suferis pro intensa politika rivaleco ene de la Armeo, ĉefe fare de Daniel Sickles, kiu klopodis disfamigi lian rolon en la venko de Gettysburg.

En 1864–65, Meade plue komandis la Armeon de Potomako dum la Kampanjo "Overland", la sieĝo al Petersburg kaj la Kampanjo de Appomattox, sed li estis superita per la rekta superrigardo de la ĉef-generalo, Lt. Gen. Ulysses S. Grant, kiu akompanis lin laŭlonge de tiuj kampanjoj. Grant kondukis plej el la strategio dum tiuj kampanjoj, lasante Meade kun multa malpli da influo ol antaŭe. Post la milito, li komandis kelkajn gravajn departementojn dum la Rekonstrua Epoko.

Bibliografio redakti

  • Cleaves, Freeman. Meade of Gettysburg. Norman: University of Oklahoma Press, 1991. ISBN 0-8061-2298-6.
  • Coddington, Edwin B. The Gettysburg Campaign; a study in command. New York: Scribner's, 1968. ISBN 0-684-84569-5.
  • Huntington, Tom. Searching for George Gordon Meade: The Forgotten Victor of Gettysburg. Mechanicsburg, PA: Stackpole Books, 2013. ISBN 978-0-8117-0813-5.
  • Hyde, Bill, ed. The Union Generals Speak: The Meade Hearings on the Battle of Gettysburg. Baton Rouge: Louisiana State University Press, 2003. ISBN 0-8071-2581-4.
  • Meade, Col. George. The Life and Letters of George Gordon Meade, Major-General United States Army. New York: Charles Scribner's Sons, 1913. OCLC 985820.
  • Sauers, Richard A. "George Gordon Meade." En Encyclopedia of the American Civil War: A Political, Social, and Military History, edited by David S. Heidler and Jeanne T. Heidler. New York: W. W. Norton & Company, 2000. ISBN 0-393-04758-X.
  • Sauers, Richard Allen. Meade: Victor of Gettysburg. Military Profiles. London: Brassey's, 2003. ISBN 978-1-57488-418-0.

Eksteraj ligiloj redakti