George R. Viscome

usona astronomo

George R. VISCOME (naskiĝis en 1956 en Lake Placid, Nov-Jorkio), estas usona astronomo.

Li laboris kiel teknikisto ĉe la televida elsendejo en Albany (Nov-Jorkio) kaj estas talenta astrometriisto.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 33 asteroidoj[1] elde la Observatorio Rand proksime de Lake Placid. En 1994, liaj observoj permesis kalkuli la orbiton kaj numeri la asteroidon (1987) SF7, kiu estis nomita 6183 Viscome[2] en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti