George Allan RUSSELL (naskiĝis la 23-an de junio 1923 en Cincinnati, Ohio; mortis la 27-an de julio 2009 en Bostono, Masaĉuseco) estis usona ĵaz-muzikisto, komponisto kaj muzikteoriisto.

George Russell
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1923 (1923-06-23)
en Cincinnati
Morto 27-an de julio 2009 (2009-07-27) (86-jaraĝa)
en Bostono
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Wilberforce
Familio
Edz(in)o Annakajsa Wahlstedt
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikologo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.georgerussell.com
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Russell, kies patro estis muzikprofesoro ĉe la altlernejo Oberlin, ricevis sian edukadon kiel frapinstrumentisto i.a. ĉe la Universitato Wilberforce. En 1941 li komponis sian unuan verkon, New World, por Benny Carter kaj membriĝis en ties bando. Post sia rekrutigo en la Dua Mondmilito li eksuferis pro tuberkulozo, pro kiu li pasigis iom longan tempon en malsanulejoj. Pro sia malsano li devis fini sian karieron kiel frapinstrumentisto – li poste turniĝis al pianludo. En la malsanulejo li komencis okupiĝi intense pri muzikteorio. Pli malfrue li translokiĝis al Novjorko, kie li fariĝis kompozicio-lernanto de Stefan Wolpe kaj renkontiĝis kun muzikistoj kiel Miles Davis, Gerry Mulligan, Max Roach, John Carisi kaj Charlie Parker. Li ricevis la komision komponi pecon por la orkestro de Dizzy Gillespie. Ekestis Cubano Be/Cubano Bop, komponaĵo, en kiu li kunfandis afro-kuban muzikon kun ĵazo. Ĝi estis prezentata en 1947 je Carnegie Hall kaj famigis lin. En 1949 Buddy DeFranco surdiskigis la pecon Bird in Igor’s Yard de Russell, en kiu tiu ĉi kombinis influojn de Charlie Parker kun tiuj de Igor Stravinski.

En 1953 aperis la muzikteoria verko de Russell Lydian Chromatic Concept of Tonal Organization, kiu esence kontribuis al la ekesto de modala ĵazo kaj preparis gravajn ĵazdiskojn kiel Kind of Blue de Miles Davis (1959) aŭ A Love Supreme de John Coltrane (1965). Meze de la 1950-aj jaroj li faris kun sia sesopo, al kiu apartenis krom Russell ankaŭ Bill Evans (Trans kiu la teorioj de Russell ankaŭ influis Majlson Davis) kaj Art Farmer, The Jazz Workshop, sian unuan muzikalbumon kiel bandestro. Por la Brandeis Ĵaz-Festivalo li verkis All about Rosie, New York, New York laŭ poeziaĵo de Jon Hendricks; ĝin unuafoje prezentis novjorkaj ĵazgranduloj kiel Bill Evans, Max Roach, John Coltrane, Milton Hinton, Bob Brookmeyer kaj Art Farmer. Komence de la 1960-aj jaroj ekestis lia albumo Ezz-Thetic kun Eric Dolphy, Don Ellis kaj Steve Swallow. En 1961 li nov-aranĝis All About Rosie por la ĵaza Koncert-Bando de Gerry Mulligan.

En 1964 Russell iris al Eŭropo. Li staciis iom longe en Norvegujo kaj Svedujo, kie li laboris interalie por la Sveda Radio sub Bosse Broberg kaj koncertis i.a. kun la junaj muzikistoj Jan Garbarek, Terje Rypdal kaj Jon Christensen. Li tamen ankaŭ ludis kun la usonanoj vivantaj en Eŭropo Don Cherry, Cameron Brown kaj Tootie Heath. En 1969 li revenis laŭ invito de Gunther Schuller en Usonon, por instali ĵazosekcion je la Muzik-Konservatorio de Nov-Anglujo.

Krom tio li koncertis kun sia orkestro el dek kvar muzikistoj en Usono kaj Eŭropo. La muzikalbumo The African Game el 1985 ricevis du Gremio-kandidatigojn. Laxu invito de Contemporary Music Network of the British Council li faris en 1986 koncertvojaĝon, sekve de kiu ekestis The International Living Time Orchestra, kun kiu ekde tiam verkis Russell. Al la orkstro apartenas la muzikklavaristoj Brad Hatfield kaj Steve Lodder, gitaristo Mike Walker, basisto Bill Urmson, la frapinstrumentistoj Billy Ward kaj Pat Hollenbeck, la trumpetistoj Stanton Davis, Tiger Okoshi kaj Stuart Brooks, la saksofonistoj Andy Sheppard kaj Chris Biscoe, klarnetisto Pete Hurt kaj la trombonistoj Dave Bargeron kaj Richard Henry.

Ekde la malfruaj 1980-aj jaroj ekestis aro da pli grandaj komponaĵoj kiel Uncommon Ground (sur la lumdisko The London Concert), An American Trilogy kaj la trihora simfonio Time Line por orkestro, ĵazbando, ĥoro, rokmuzikistoj kaj dancistoj.

Russell mortis pro la sekvoj de la Alzheimer-malsano.

Verkoj redakti

Diskoj redakti

  • 1956: Jazz Workshop
  • 1959: New York, NY
  • 1960: Jazz in the Space Age
  • 1960: Stratusphunk
  • 1961: Ezz-thetics
  • 1962: The Stratus Seekers
  • 1962: The Outer View (kun Sheila Jordan)
  • 1965: At Beethoven Hall ( kun Don Cherry)
  • 1970: Trip To Prillarguri
  • 1973: Listen to the Silence
  • 1976: Vertical Form VI
  • 1978: New York Big Band
  • 1980: Electronic Sonata For Souls Loved By Nature
  • 1981: Othello Ballet Suite (1967) / Electronic Organ Sonata No 1 (1968)
  • 1982: Electronic Sonata For Souls Loved By Nature - 1968
  • 1982: Live in an American Time Spiral
  • 1983: The African Game
  • 1986: So What
  • 1989: The London Concert
  • 1996: It's About Time

Publikaĵo redakti

  • George Russell: The Lydian Chromatic Concept of Tonal Organization 1953, 2001, ISBN 0-9703739-0-2.

Premioj kaj distingoj redakti

Russell estis distingata en 1990 kiel ĵazmajstro fare de NEA; li ricevis la britan ĵazpremion kaj la francan Ĵazdiskan Oskaron. En 1989 li ricevis honorstipendion de la Fondaĵo MacArthur.

Literaturo redakti

  • Ian Carr u.a. Jazz Rough Guide Metzler, Stutgarto 1999, ISBN 3-476-01584-X.
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999, ISBN 978-0-19-532000-8.
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Bd. 2. Rowohlt, Reinbek 2002, ISBN 3-499-16513-9.

Eksteraj ligiloj redakti