George Manneh Oppong Ousman WEAH (naskiĝis la 1-an de oktobro 1966 en Monrovio) estas iama liberia futbalisto kaj prezidanto de Liberio.

George Weah
prezidanto de Liberio
Persona informo
George Weah
Naskonomo George Manneh Oppong Weah
Naskiĝo 1-an de oktobro 1966 (1966-10-01) (57-jaraĝa)
en Monrovio
Religio kristanismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco LiberioFrancioFrancio vd
Alma mater Universitato DeVry vd
Partio Congress for Democratic Change vd
Familio
Edz(in)o Clar Marie Weah vd
Infanoj Timothy Weah • George Weah Jr. vd
Parencoj Christopher Wreh vd
Profesio
Okupo futbalisto • politikisto vd
Aktiva dum 1981– vd
25-a prezidanto de Liberio
Dum 2018nun
Antaŭulo Ellen Johnson Sirleaf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li plenkreskis ĉe sia avino, post la lernado laboris kiel teknikisto ĉe la liberia telefona asocio.

Weah futbalis en multaj kluboj (ekz. Invincible Eleven en Liberia, poste Tonnerre Yaoundé en Kameruno, en Eŭropo ĉe AS Monaco, Paris Saint-Germain, A.C. Milan, FC Chelsea, Manchester City kaj Olympique Marseille), li gajnis titolon en 1995 kun Paris kaj en 1996 kaj 1999 kun Milan.

Oni elektis lin en 1995 kiel mondfutbaliston de la jaro (kiel unua afrikano), kiel Eŭropan futbaliston de la jaro kaj kiel afrikan futbaliston de la jaro.

Politikisto redakti

En novembro de 2004, li esprimis sian deziron iĝi prezidenta kandidato en la elektoj de 2005. Li akiris 40 % de la voĉdonoj en la dua raŭndo. Li ne volis akcepti la rezultojn kaj tio kaŭzis tumultojn en la lando.