George de Hevesy
George Charles de Hevesy, hungare Hevesy György [heveŝi djordj] en Budapeŝto 1-an de aŭgusto 1885, mortis 5-an de julio 1966 en Germanio estis hungara fizikisto-kemiisto kiu ricevis la Nobel-premion de kemio en 1943. Lia origina nomo estis Bischitz György.
George de Hevesy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Hevesy György | |||||
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1885 en Budapeŝto, Reĝlando Hungario, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 5-an de julio 1966 (80-jaraĝa) en Freiburg, Okcidenta Germanio | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario • Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Universitato Eötvös Loránd • Teknologia Universitato Berlino • Piarista Gimnazio de Budapeŝto vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Paul de Hevesy vd | ||||
Parencoj | Sigismond Schossberger • Johanna Bischitz von Heves vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Aktiva en | Freiburg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Franz Himstedt • Georg Meyer vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
George de Hevesy [1] devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, en Berlino kaj en Freiburg. Li komencis sian karieron en 1908, li esploris en Karlsruhe, poste en Manchester. Li estis soldato dum la 1-a mondmilito, poste li instruis en Budapeŝto en la ĉeflernejo pri bestkuracistoj. En 1920 li vojaĝis al Kopenhago, kie li konatiĝis kun Niels Bohr. En 1923 li malkovris hafnion. Poste li akceptis postenon katedrestro en Freiburg. Li okupiĝis precipe pri radioaktivaj izotopoj. En 1935 li revenis al Danio. Post okupado de la lando fare de faŝisma Germanio li rifuĝis al Stokholmo. Ankaŭ tie estis katedrestro.
Verkoj (elekto) redakti
- Lehrbuch der Radioaktivität (1923)
- Das Element Hafnium (1927)
- Radioactive indicators. Their application in biochemistry, animal physiology and pathology (1948)
- Adventures in radioisotope research. The collected papers of (1962)
Memorigiloj redakti
- asteroido 10444 de Hevesy
- kratero Hevesy en Luno
- lernejo en Tura
- Dirk Coster (1889-1950)
- Hafnio