Georges Couthon

Georges COUTHON (naskiĝis la 22-an de decembro 1755 en Orcet, mortis la 28-an de julio 1794 en Parizo) estis franca politikisto. Li estis strikta aliancano de Robespiero kaj Louis de Saint-Just en la Publikbona Komisiono, kiu gvidis la revolucian Francion dum la jakobina diktaturo (179394).

Georges Couthon
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1755 (1755-12-22)
en Orcet
Morto 28-an de julio 1794 (1794-07-28) (38-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo senkapigo
Tombo Errancis Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Georges Couthon
Okupo
Okupo politikistoadvokatojuĝisto
vdr

Couthon iĝis en 1788 advokato de la malriĉuloj en Clermont-Ferrand. Li laboris ekde 1791 en Parizo kiel reprezentanto de legifara asembleo de la revolucio. Oni elektis lin en 1792 ano de la Nacia Konvento, kie li aliĝis al la plimulto, kiu voĉdonis en januaro de 1793 al morta kondamno de Ludoviko la 16-a. Tiutempe liaj piedoj paraliziĝis pro iu malsano. Kvankam li estis ligita al rulseĝo, en novembro kaj decembro de 1792, marto de 1793 surprenis taskojn en la provinco. Li akuzis en la Konvento moderajn reprezentantojn de la girondistoj kaj je lia propono, oni arestis ilin la 2-an de junio. La jakobinoj en alianco kun la parizaj malriĉuloj transprenis la direktadon de la revolucio.

La 30-an de majo 1793 Couthon kaj 4 konatuloj iĝis anoj de la Publikbona Komisiono. Ili ellaboris novan konstitucion, kiun ili prezentis en la Konvento la 10-an de junio. Couthon restis ano de la komisiono, sed oni traorganizis ĝin post monato. La 21-an de aŭgusto oni sendis lin al la kontraŭrevolucia Liono por rekonkeri la urbon. La urbo kapitulaciis la 9-an de oktobro; Couthon tuj abdikis pri la kapitana posteno por eviti la detruon de la urbo (laŭ ordonoj de la Konvento). Li parolis antaŭ la Konvento kaj alvokis ekstermi la malamikojn de la respubliko. En marto kaj aprilo de 1794, li apogis je Robespierre kaj Saint-Just kontraŭ la grupo gvidata de radikale demokrata Hébert kaj modera Danton. Couthon tiel certigis la akceptigon de la leĝo de 10-a de junio 1794. Tiu leĝo rapidigis la juĝadon de la revolucia tribulano kaj senkatenigis regadon de la teroro. La gvidantoj de la Robespierre-frakcio trafis kreskantan kontraŭstaron kaj, la 27-an de julio 1794, grupo de kontraŭstarantoj arestis Couthon, Robespierre kaj Saint Just. Oni senkapigis ilin sekvatage kun 19 pliaj fiduloj de Robespierre.