Georges Marie Ludovic Jules Guynemer [ɡinmɛʁ] (naskiĝis la  24-an de decembro 1894(nun 1894-12-24) en Parizo, mortis la 11-an de septembro 1917 en Poelkapelle, Belgio), estis unu el la plej famaj francaj aviadistoj de la unua mondmilito.

Georges Guynemer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1894 (1894-12-24)
en Parizo
Morto 11-an de septembro 1917 (1917-09-11) (22-jaraĝa)
en Langemark-Poelkapelle
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Panteono de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Collège Stanislas
Okupo
Okupo pilotomilitisto
vdr

Kapitano en la franca aerarmeo, li gajnis 53 konfirmitajn venkojn, plus tridek probablajn venkojn en aerbatalo, flugante per malsamaj tipoj de "Morane-Saulnier", "Nieuport", "SPAD" (VII, SPAD XII canon, SPAD XIII). Estas notinde, ke li postvivis sep fojojn post kiam li estis faligita. Li estis asignita dum sia tuta kariero al skadrono numero 3 (MS 3, N 3 kaj SPA 3), tiel nomita « Escadrille des Cigognes » (Skadrono de Cikonioj), la plej sukcesa batal-unuo de franca aviado en 1914-1918.

Lia moto estis « Faire face » (alfronti) kaj liaj aviadiloj estis kutime flave farbitaj kaj nomitaj « Vieux Charles » (Maljuna Karlo). Kiel postlasaĵo Georges Guynemer fariĝis emblema heroo de Aerarmea lernejo, en Salon-de-Provence.

Vidu ankaŭ redakti