Georges Henri ROUAULT (naskiĝinta la 27-an de majo 1871 en Parizo, mortinta samloke la 13-an de februaro 1958) estis franca pentristo kaj grafikisto. Li apartenis al la movado Renouveau catholique.

Georges Rouault
Persona informo
Naskonomo Georges Henri Rouault
Naskiĝo 27-an de majo 1871 (1871-05-27)
en 19-a arondismento de Parizo
Morto 13-an de februaro 1958 (1958-02-13) (86-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Tombo Cemetery of Saint-Louis, Versailles
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj • École nationale supérieure des arts décoratifs
Okupo
Okupo kuratoro • pentristo • grafikartisto • ilustristo • ceramikisto • desegnisto
vdr
Foto de loĝdomo de Rouault.

Vivo redakti

Post trejnadovitropentrista Rouault studis de 1891-98 ĉe la Altlernejo de la belaj artoj ĉe Gustave Moreau. Post ties morto en 1898 li iĝis direktoro de la nove fondita Moreau-muzeo en Parizo.

Unue la influo de Moreau sur liajn verkojn superpezis; poste Rouault komencis evolui propran stilon. Ĝin karakterizas lumantaj kiel pasto surmetitaj koloroj kun nigraj konturlinioj: tio memorigas onin pri buntaj vitraloj el gotikaj kirkoj. Per tio Rouault ja intencis elvoki religian etoson. Lia ĝismorte forta katolika sento ankoraŭ intensiĝis per la amikeco kun la verkisto Joris-Karl Huysmans. La kontaktoj kun Léon Bloy aliaflanke inspiris de 1903-07 faritan ciklon de bildoj kun ciesulinoj. Ekde 1902 senteblis spuroj de faŭvismo.

Kune kun Henri Matisse kaj aliaj Rouault fondis la institucion Salon d’Automne kaj partoprenis la ekspozicion de 1905. Al liaj severaj ikonaj verkoj kun religiaj motivoj (Le Christ bafoué par les soldats , 1932, Museum of Modern Art, Novjorko) alvenis ekde 1917 presitaj grafikaĵoj kaj ilustraĵoj malfermantaj novan kreivan komplekson.

Li faris i.a. bildojn por la verko Les fleurs du mal de Charles Baudelaire kaj la akvafortan serion Miserere (en 1927 finita). En 1929 li projektis dekoraciojn kaj kostumojn por la Rusaj baletoj de Djagilev. En 1948 li faris la vitralojn por la kirko en Plateau d’Assy.

Fonto redakti

"Rouault, Georges Henri", apud: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj redakti