Georgina HOGARTH (22a de januaro 1827 – 19a de aprilo 1917) estis bofratino, dommastrino kaj konsilisto de la angla romanisto Charles Dickens kaj eldonisto de tri volumoj de liaj kolektitaj leteroj post lia morto.

Georgina Hogarth
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1827 (1827-01-22)
en Edinburgo
Morto 19-an de aprilo 1917 (1917-04-19) (90-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro George Hogarth
Patrino Georgina Thomson
Frat(in)oj Catherine Dickens • Mary Scott Hogarth
Okupo
Okupo housekeeper
vdr

Januare 1842, Dickens kaj lia edzino iris al Usono kaj al Kanado.[1] Tiam Georgina aliĝis al la hejmo de Dickens, nune loĝanta en Devonshire Terrace, Marylebone, por zorgi pri la gefiloj kiujn ili estis lasantaj.[2] Ŝi restis kun ili kiel dommastrino, organizanto, konsilisto kaj amiko ĝis la morto de Dickens en 1870.[3] Dickens modelis la rolulon de Agnes Wickfield en David Copperfield laŭ Georgina.[4]

En 1858, Georgina Hogarth alflankiĝis kun Dickens en lia kverelo kontraŭ sia fratino, nome Catherine, la edzino de Dickens. Tio okazigis la rompon de la familio. Georgina, Dickens, kaj la filojn escepte Charles Dickens, la filo restis hejme en Tavistock House, dum Catherine kaj Charles foriris. Georgina estris la hejmon de Dickens.

Notoj redakti

  1. Miller, Sandra A., "When Charles Dickens came to Boston", The Boston Globe, 2012-03-18. Kontrolita 2019-01-22. Arkivigite je 2014-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-14. Alirita 2019-09-16.
  2. Jones 2004, p. 7
  3. Smith 2001, pp. 10–11.
  4. Ackroyd 1990, paĝoj 225–229

Bibliografio redakti