Georgo Deŝkin

rusa verkisto kaj esperantisto (1891-1976)

Georgo DEŜKIN, Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin, (naskiĝis la 23-an de februaro 1891 en Vilno, Litovio; mortis la 27-an de februaro 1976 apud Miĉurinsk, Rusio) estis esperantisto kaj fervojista oficiisto[1] kiu verkis poemojn en la rusa kaj Esperanto[2][3]. Inter 1922-1927 Georgo Deŝkin estis komitatano de la Tutruslanda Unuiĝo de Poetoj.

Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1891 (1891-02-23)
en Vilno
Morto 27-an de februaro 1976 (1976-02-27) (85-jaraĝa)
en Kransk, Krasnojarska regiono en Siberio kiel ekzilito
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio • Rusa Ŝtato
Okupo
Okupo poeto • esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1908
vdr

Inter 1909-1915 kaj poste inter 1922-1923 li presigis multajn originalajn versojn en la Esperanta gazetaro. Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta bonstilo, simpleco kaj melodio.

Ekde 1921 ĝis 1938 loĝis en Moskvo. En 1938, dum stalinaj reprezalioj kontraŭ esperantistoj, li estis arestita kaj kondamnita kiel angla spiono al ok jaroj da mallibero, kiujn sekvis jaroj de ekzilo. Post rehonorigo en 1955 li ekloĝis en Miĉurinsk, apud kiu Deŝkin en 1967 mortis en invalida domo [3].

Kune kun K. Kepalas (Litovio) kaj K. Niewenglowski (Pollando) li fondis en 1909 la Vilnan Societon Esperantistan. Samtempe li ankaŭ akceptis esti UEA-konsulo de turismo[4].

La temaron de Deŝkin limigas tamen la nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de la rusa revolucio tia temaro ne multe harmonias kun la epoko kaj do Deŝkin jam delonge nenion plu verkis.

en juna aĝo, antaŭ la 20-a vivjaro

"Deŝkin estis - apud Stanislav Schulhof, Edmond Privat kaj aliaj - tiu, kiu faris Esperanto-poezion vera arta fenomeno. Liaj poemoj estas, eble, ne tro profundaj, sed ĉiam ĉarmaj." --- Nikolao Gudskov

Verkaro redakti

Lia verkado disfalas je tri apartaj periodoj:

  • juneca: 1909-1922, kiam li verkis ruse kaj esperante - cetere, ruse li eldonis du poemkolektojn, solan tributon al la revolucio li faris per sia ruslingva poemkolekto En tiaj tagoj (1917).
  • siberia: 1938-1956, kiam li estis ekzilito en la stalina gulago verkis ruse, tute deŝirita de la Esperanto-movado,
  • lastaj vivojaroj, kiam aperis multaj liaj novaj poemoj en Esperanto.

En Rumanio aperis unuafoje poemoj liaj sub la titolo Versaĵoj - Libro unua 1912[4]. Represo okazis ĉe Pro Esperanto el Vieno en 1989. En 1957 aperis dua versaĵaro sub la titolo "Georgo Deŝkin. Elektitaj versaĵoj. 1909-1956".

Referencoj redakti

  1. Jesus Moinhos Pardavila, La vivo kaj verkoj de Georgo Deŝkin, Academia.edu
  2. (eo) N. Nekrasov, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 107
  3. 3,0 3,1 (eo) Georgo Deŝkin, La Ondo de Esperanto.
  4. 4,0 4,1 (eo) Georgo Deŝkin, Lasta amo de poeto, Versaĵoj. Libro tria (1959-1959), La Dua Jarcento de Esperanto, interkultura revuo, speciala numero, jaro 3, n-ro 1, 1997, eld. Internacia Esperanto-Muzeo, Wien (Vieno).

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe Aŭtoroj de Esperanto.

Elektitaj Versaĵoj - faksimilo, pdf-versio

Georgo Deŝkin Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine en la Kolekto por Planlingvo kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine