Georg HELT (* Forchheim, proksime de Bamberg, en la 1485 - Dessau, en la 6-a de marto 1545) estis germana humanisto, filologo, reformisto, teologo kaj profesoro de Joachim Camerarius, la Maljuna en la Universitato de Lepsiko.

Georgius Heltius
Persona informo
Naskiĝo 1485
en Forchheim, proksime de Bamberg,  Germanio
Morto 6-a de marto 1545
en Dessau,  Germanio
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis antikvajn lingvojn kaj estis amiko de Jakobo Micyllus (1503-1558)[1] en la Lernejo de Sankta Ludgero de Johannes Murmellius (1480-1517)[2], en Münster. En 1501, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kaj en 1502 li diplomiĝis kiel Bakalaŭro, kaj en 1505 li ricevis sian diplomon pri Magistreco je Liberalaj Artoj. Inter liaj lernantoj troviĝis Joachim Camerarius, la Maljuna, Sebastian Fröschel (1497-1570)[3] kaj Caspar Cruciger la malplijuna (1504-1548)[4]. Li estis rigora profesoro, sukcedanto de Jakob Henrichmann (1482-1561)[5] en la Universitato de Tubingeno, kaj devigis sian lernantaron ĉiutage parkeri leteron de Cicerono.

Helt translokiĝis el Lepsiko al Anhalt, kie li estis la unua instruisto de Joachim Ernst, princo de Anhalt (1536-1586)[6] kaj Georgo la 3-a, princo de Anhalt-Plötzkau (1507-1553)[7]. Li oficis ankaŭ kiel librobindisto de la princo Georgo la 3-a. Li eniris en la frataron de la Minoraj ordinoj kie li restis ĝis sia morto.

Georgius Heltius estis okulatestanto de la Disputo en Lepsiko[8] inter Marteno Lutero kaj Johannes Eck. En 1532 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg kaj estis ankaŭ rektoro en Anhalt-Dessau. En 1537, li estis unu el la 43 subskribintoj de la docukmento "Tractatus de potestate papae"[9] kreita de Melanktono.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Personensuche
  2. 2,0 2,1 Personensuche
  3. 3,0 3,1 Personensuche
  4. 4,0 4,1 Personensuche
  5. CERL Thesaurus
  6. 6,0 6,1 Personensuche
  7. 7,0 7,1 Personensuche
  8. La Disputo de Lepsiko okazis inter junio kaj julio 1519, kie oni varme diskutis la aferon pri la purgatorio, la vendado de indulgencoj, kaj la legitimeco de la papa aŭtoriteco.
  9. Traktato pri la papa povo kaj aŭtoriteco - História do povo luterano, Martin Norberto Dreher.