La geoterma energio estas energio ĉerpita el la tera interno. La geotermaj energifontoj troviĝas ofte proksime de aktivaj vulkanoj.

Hidroterma elektroproduktado: la vaporo ĉerpita rekte el la subtera rezervejo (flava zono sur la bildo) per la sondo pelas turbinon kaj generatoron, kondensiĝas en malvarmiga(j) turo(j) kaj revenas subteren kiel likva akvo, kie ĝi denove vaporiĝas.

Por ĉerpo de la geoterma energio estas plej facile uzeblaj la termofontoj, gejseroj, bolantaj marĉo-lagetoj, fumarolojgaskrateroj.

La geoterman energion uzis unuafoje la antikvaj romianoj por hejtado de domoj kaj banejoj. Oni uzas tiun ĉi metodon ankaŭ hodiaŭ en Islando, Turkio, Japanio, sed plej ofte oni produktas per la geoterma energio elektran kurenton. La unua tia elektra centralo ekfunkciis en la itala Larderello, en 1904.

La plej bone uzeblaj fontoj estas la 80–350 °C varma akvo en la subteraj rezervejoj. Oni povas plej facile produkti la elektran energion el varma akvo pli varma ol 180 °C. Oni rapide vaporigas la varmegan akvon kaj/aŭ movas turbinon per la vaporo.

Alia metodo estas la uzo de la energio de la subteraj pli varmaj grundoj. Tiam oni alkondukas likvaĵon kaj poste forkondukas la varmiĝintan likvaĵon kaj gajnas el ĝi la energion. (legu varmopumpilo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti