Geraberg

komunumo en Turingio, Germanio

Geraberg estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la komunumo Geratal. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 2312 loĝantojn. La urboparto Geraberg estas sidejo de la administra komunumaro Geratal/Plaue, al kiu tamen la urba komunumo Geratal mem ne apartenas.

Geraberg
Blazono
Geraberg (Germanio)
Geraberg (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumo Geratal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03677
Poŝtkodo 98716
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6306
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070019
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 10° 51′ O (mapo)50.71805555555610.845833333333Koordinatoj: 50° 43′ N, 10° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 440 m
Areo 15,10 km²
Oficiala retejo http://www.geraberg.de
vdr
Stacidomo
Protestantisma Bartolomeo-kirko
Komunuma naĝejo

Historio redakti

La loko estis unuafoje menciita en 1246 en donacdokumento, en kiu parolatas pri vitejo en Gera. Mencio de hennebergia-posedo devenas de 1351. La loĝantoj okupiĝis pri minado, arbarlaboro kaj agrikulturo. La tradicio de minado (fererco) reiras al la jaro 1351, kiam fermineja aktivado estis menciita unuafoje en dokumento. En 1378 oni unuafoje aŭdis pri martelegmuelejo. En 1437, la sinjoroj de Witzleben ricevis feŭdajn kaj patronecajn rajtojn, kiujn ili retenis ĝis la 19-a jarcento. Reformacio estis lanĉita en Geraberg en 1530. La kvartalo Arlesberg estis unuafoje menciita en dokumento en 1569, kiam tie estis konstruita arbarista loĝejo, proksimume du kilometrojn okcidente de la vilaĝo Gera. Kiam la grafoj de Henneberg formortis, Gera kaj Arlesberg venis sub la komunan administradon de la Dinastio Wettin en 1583. En 1660 ili venis al la Duklando de Saksio-Gotao al kiu la urboj apartenis ĝis la fondo de la ŝtato Turingio en 1920.

La bela teknika monumento Piroluzita muelejo (Braunsteinmühle) en la kvartalo Arlesberg memorigas onin pri minado ĉirkaŭ Geraberg: la ekspluatado de mangana erco komenciĝis en 1665 kaj daŭris ĝis la mezo de la 20-a jarcento. La brunŝtona muelejo unue estis menciita en 1855. Ĉi tie iu Diemar, kiu funkciigis siajn brunŝtonajn minejojn sur Mittelberg, funkciigis tiun ĉi muelejon por prilabori ercon. Kiel en multaj lokoj kie akvo estis utiligita kiel fonto de energio, paperfabriko estis konstruita ankaŭ en Geraberg en 1631 apud segejoj, martelmuelejoj kaj stampajoj. Dua paperfabriko estis konstruita en la loko de la malnova martelmuelejo en 1710. La hodiaŭa vilaĝa preĝejo estis konstruita en 1750 laŭ baroka stilo. La fervoja linio inter Neudietendorf kaj Ilmenau estis konstruita en 1879, kio tre antaŭenigis komercon kaj industrion. Tamen Geraberg ne ricevis propran fervojan stacidomon ĝis 1910.

La porcelanindustrio eksetliĝis en la urbo fine de la 19-a jarcento. En 1873 klinikaj termometroj ekproduktitis. Multaj homoj laboris en ĉi tiu nova branĉo de industrio. La plej konata firmao estis Thermometerfabrik in Geraberg kiu dungis preskaŭ du mil a homoj en 1990. La tradicion de la termometroindustrio estas konservita fare de la unua germana termometromuzeo en urbo.

Alia granda dunganto estis la firmao Just & Co. Ĝi estis fondita en 1874 kiel malfermita komerca societo kaj produktis valizojn, sakojn kaj ledvarojn. En 1909 ĝi estis konvertita en societon de limigita respondeco kaj en 1923 ĝi iĝis akcia korporacio. La fabrikejo estis proksime de la Geraberg fervoja stacidomo, kaj restaĵoj daŭre videbalas kaj nun.

En 1923 Gera kaj Arlesberg kuniĝis por formi la novan municipon Geraberg. La nomo estis elektita por ebligi pli bonan distingon de la orientturingia grandurbo Gera. En la unuaj urbestraj elektoj post la Unua mondmilito la komunistoj KPD gajnis 8 el 11 sidlokoj en la loka konsilio kaj disponigis la urbestron. Tio ŝuldiĝis ankaŭla inflacia krizo de 1922/23. Ekde 1922, Geraberg apartenas al la distrikto Arnstadt.

En majo 1923 okazis en Geraberg t.n. marksisma laborsemajno, en kiu partoprenis maldekstraj akvituloj kiel Karl Korsch kaj Georg Lukács.

Pro la militsituacio en januaro 1945 la krima scienca organizo Institut für Grenzgebiete der Medizin (kamuflaĵa nomo por pestesplorado) - estiĝis laŭ ordono de Heinrich Himmler sub la estrado de Kurt Blome. Blome devis fuĝi de la Ruĝa Armeo kune kun sia teamo de Pokrzywno (nuntempe kvartalo de Poznano) kie tiu instalaĵo antaŭe situis. Krom lia familio, Blome prenis gravajn dokumentojn, iujn sciencajn ekipaĵojn kaj specialajn ujojn en kiuj troviĝis liaj pestkulturoj. Kiam Turingio estis okupita de Usona Armeo en aprilo 1945 ejo en Geraberg kun nefinitaj esplorkonstruaĵoj falis en amerikajn manojn.

Dum GDR-tempo funkciis infana feria tendaro (Kinderferienheim) en Geraberg.

Kiam Distrikto Arnstadt estis dissolvita en 1952, la urbo iĝis parto de distrikto Ilmenau, al kiu ĝi apartenis ĝis 1994. Ekde tiam Geraberg apartenas al distrikto Ilm.

En 1992 fondiĝis la administra komunumo Geratal, kiu administratas disde Geraberg. Ekde komence de 2019 Geraberg formas kun aliaj komunumoj la komunumon Geratal. Granda multfunkcia halo en la urbocentro (Geratalhalle) estis inaŭgurita en 1995.

Homoj rilataj al Geraberg redakti

Vidindaĵoj redakti

Urbopartoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti