Gerda Taro

Gerda TARO, denaske registrita kiel Gerta POHORYLLE (naskiĝis en Stutgarto la 1-an de aŭgusto 1910, mortis en Madrido la 26-an de julio 1937) estis germana fotistino, dum plimalpli du jaroj.

Gerta Pohorylle, poste Gerda Taro
Persona informo
Naskonomo Gerta Pohorylle
Aliaj nomoj Gerda Taro
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1910
en Stutgarto (Germanio)
Morto 26-a de julio 1937
en Madrido (Hispanio)
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj germana
Ŝtataneco Vajmara Respubliko
Familio
Patro Heinrich Pohorylle
Patrino Gisela Boral
Amkunulo Robert Capa
Okupo
Okupo war photographer • fotoĵurnalisto • fotisto
vdr

Ŝi naskiĝis en juda familio. Ŝiaj gepatroj estis Hersch Pohorylle, naskita en Husyatin, kaj Ghittel Boral, el familio loĝinta en Buczacz. Ili estis judaj geedzoj kiuj enmigris en 1909 en Reutlingen venintaj el Orienta Galicio (regiono nune apartenanta al Ukrainio). Pro la persekutado kontraŭ judoj, la gepatroj de Gerta ŝanĝis siajn nomojn al germanecaj Heinrich kaj Gisela; serĉante pli bonan situacion ili eliras el Reutlingen por ekloĝi en Stutgarto.

En la infanaĝo Gerta estas dorlotata fare de sia onklino Terra Boral, fratino de sia patrino. Ŝi eniras en la Lernejon de Reĝino Charlotte, kaj ekde tiuj lernejaj jaroj, pro la kontraŭjuda socia etoso, ŝi estas primokita fare de siaj studkunulinoj pro sia juda aneco kaj kulturo. Poste ŝi amikiĝas kun Meta Schwarz, knabino de pli riĉa socia tavolo, kiu restos sia plej memorata amikino.

En 1927 Gerta Pohorylle, finante sian mezlernejan studadon, eniras dum unu jaro al lernejo Villa Florissant en Laŭzano (Svislando), kaj tie ŝi perfektigas sian scipovon de angla kaj franca lingvoj, kaj lernas iom da hispana kaj itala lingvoj. Tiutempe, ŝi konas kaj enamiĝas al s-ro Pieter Bote, 17 jarojn pli aĝa ol ŝi, kiu laboras kiel komerca agento de kotono importita el Ameriko.

En 1929 la familio Pohorylle, pro ekonomiaj malfacilaĵoj, trasloĝiĝas el Stutgarto al Leipzig; tio malĝojigas la junulinon Gerta ĉar ŝi devis forlasi siajn studojn kaj siajn karajn geamikojn Meta Schwarz kaj Pieter Bote.

En Leipzig, Gerta konas junulojn maldekstremajn, socialismajn kaj eĉ komunismajn, kiuj iĝas siaj novaj geamikoj, ekzemple: Erwin Ackerknecht, Georg Kuritzkes, Willi Chardack, kaj Ruth Cerf kiu estos sia plej bona amikino en Leipzig, kvankam Gerta daŭre korespondadas kun Meta Schwarz. Tiutempe ŝi konas persone al gravaj homoj kiel Max Schwimmer, Erich Weinert, Bertolt Brecht, Alfred Schmidt-Sas, Bruno Apitz kaj Kurt Tucholsky. Tiam ŝi ankaŭ legis la romanon titolita "1919", fare de John Dos Passos, kiu temas pri la ĵurnalisto kaj revoluciulo John Silas Reed; tiu legaĵo impresis ŝin kaj influis en ŝian konduton.

Jam en Nazia Germanio, la 18-an de marto de 1933 ŝi estis kaptita fare de taĉmento de la paramilitisma organizaĵo Sturmabteilung (SA) kaj enmetita en malliberejon de Wächterstrasse en Leipzig. Tamen, danke al ŝia pollanda pasporto, al helpa interveno de la pollanda konsulo (petita fare de ŝia patro), kaj al la fakto ke ekzistas neniu pruvo pri oficiala membreco ŝia en sindikato, aŭ en maldekstrema partio aŭ organizaĵo, ŝi estis liberigita la 4-an de aprilo.

La situacio fariĝas netolerebla por tiuj kiuj ne ŝatas naziismon, kaj danĝerega por judoj. Ŝi decidas elmigri al Francio, kaj antaŭ eliri el la lando, kelkajn tagojn ŝi estas gasto de sia amikino Meta Schwarz en Stutgarto.

En Parizo, ŝi vivtenas sin, komence, danke al monhelpo el siaj germanaj geamikoj, kaj el komitatoj por apogo al rifuĝintoj. Ŝi loĝas kun sia amikino Ruth Cerf, proksime de kvartalo Montparnasse —en kies kafejoj svarmis intelektuloj—, kaj atingas laborpostenon duontempan en konsultejo de psikanalizisto René Spitz (li ankaŭ enmigrinta kaj elmigronta ankoraŭfoje al Usono en 1938), sed tiu posteno daŭras nur unu jaron proksimume.

En Montparnasse, Gerta ekkonas fotiston André Friedmann —poste nomonta sin Robert Capa— ĉar li petis permeson al Ruth Cerf por ŝin foti por komercreklamo, sed Ruth petis al Gerta akompanon dum la fotado. Gerta kaj André amikiĝas, kaj kiam André vojaĝas al Hispanio komence de 1935 li korespondas kun ŝi.

Tiam, Gerta, kiu jam laboras kiel skribistino, luprenas ĉambron en domo de fotisto Fred Stein, kune kun sia amikino Lotte Rapaport.

Dume, la gepatroj kaj fratoj de Gerta, kiuj restis en Germanio kaj suferis multajn malfacilaĵojn ekde 1933, elmigris al Petrovgrad ("Zrenjanin") en Serbio (tiama Jugoslavio). Tie poste mortis la patrino Gisela.

Iom poste Gerta kun André kaj aliaj amikoj restas tri monatojn en Cannes kaj en insuleto Sainte-Marguerite; reveninte al Parizo, ŝi komencas sian kontakton kun fotografia laboro, kiel helpantino de André, en laboratorio kaj redaktante priskribojn en tri ligvoj por ĉiu foto lia. Ili enamiĝis. Li instruas ankaŭ fotadon al ŝi per fotilo Leica. Ili atingas atelieron proksime al la Eiffel-Turo.

Gerta komencis labori por la agentejo Alliance Photo, estrita fare de Maria Eisner ekde 1934. La agentejo disvendis fotojn por revuoj francaj, svisaj kaj usonaj. Unue ŝia laboro ne estis kiel fotistino, sed kiel komerca asistantino; tamen en tia laboro ŝi lernis pri la merkato de fotoj.

Gerta konvinkas al André ke por pli facile diskonigi sian fotistan talenton kaj vendi siajn fotojn, li ŝangu sian aspekton senzorgeman al pli eleganta. Tiam la paro loĝas en hotelo de strato Monsieur-le-Prince.

Ŝi eksciis, danke al Georg Kuritzkes, ke la franca registaro donas al ĵurnalistoj permesojn kiuj garantias rajton al restadon. Ŝi rimarkas ke tio estas nun sia ununura ebleco laŭlegigi sian situacion; do, ŝi atingis sian unuan ĵurnalistan rajtigilon la 4an de februaro de 1936, donita fare de Imre Roman, ĉefo de ABC Press-Service de Amsterdamo —hungaro kaj amiko de André.

La bapto kiel "Gerda Taro" redakti

La familinomo "Friedmann" malkaŝas "enmigrintan", kaj eble "judan", kio estas malhelpo se oni volas publikigi la verkon pli amplekse kaj bonpagite. Serĉante sukcesigi la negocon, Gerta kaj André elpensis fikcian fotiston usonan, kies nomo estas "Robert Capa". La paro kredigas ke ili malkovris liajn fotojn kaj ke li estas tiel sukcesa en sia lando ke tiuj kostas eĉ trioble ol la kutima prezo de foto. Sed "Robert Capa" ne estos alia ol André Friedmann.

Tiam ankaŭ ŝi ekprenas novan nomon "Gerda Taro", anstataŭ Gerta Pohorylle.


Gerda Taro kaj Robert Capa forlasis la agentejon Alliance Photo, por labori kiel sendependaj kunlaboristoj.

La Hispana enlanda milito komencis en julio de 1936, kaj la 5-an de aŭgusto Gerda Taro eniris en Hispanion (Barcelono) unuafoje, kiel militfotistino, kaj en malpli ol unu jaro —ŝi mortis la 26-an de julio de 1937— ŝi vizitis tiun landon kvin fojojn, tri fojojn kun Robert Capa kaj du fojojn sola. Ŝi fotadis la tiaman vivon de hispanoj kaj militajn agojn por la revuo Regards. Pri kelkaj fotoj estas malfacile scii ĉu la aŭtoro estis Capa aŭ Gerda, ĉar multaj prezentiĝis nur kun kopirajto "© Capa". Iom poste la paro decidis krei la markon "Capa & Taro".

En nova rajtigilo kiel ĵurnalistino, donita la 27-an de februaro 1937 en Hispanio, ŝi estis registrita per sia vera nomo Gerta Pohorylle, kaj kiel komisiita fare de la nova revuo Ce Soir, direktita fare de Louis Aragon.

En Julio de 1937, monato de sia morto, ŝi ĉeestis en Valencio (Hispanio) la inaŭguron de la Dua Kongreso de Internacia Asocio de Skribistoj por defendo de la Kulturo kaj raportis pri ĝi; poste ŝi iris al Madrido kie la kongreso daŭris.

Jam ŝi ne estis tiel "eklipsita" sub la famo de Robert Capa, ŝiaj fotoj en Ce Soir jam kunportis la markon "Photo Taro" kaj ili aperis apud tiuj de la fama Henri Cartier-Bresson.

Okaze de la unua jaro de la Hispana enlanda milito, la eldonistoj publikigis specialajn numerojn de Ce Soir kaj Regards, kiuj enhavis fotojn faritaj de Gerda dum la lasta jaro. Sankcias tio ŝian sukceson kiel fotistino.

Robert Capa petis al ŝi geedziĝon, sed ŝi rifuzis, nun ŝi estis koncentrita pri sia fotada profesio, kaj konsciis ke sub lia "ombro" ŝi ne elstarus.

La dimanĉon 25-an de julio ŝi decidis iri al batalfronto de Brunete, Brunete, 28 km okcidente de Madrido, celante atingi bonajn fotojn por ilin porti al Parizo. Ŝi atingis veturilon kaj telefonis al fotisto Ted Allan kiel akompananto. Verŝajne ŝi ne estis sufiĉe informita pri la danĝerega situacio en tiu loko: la fortoj de Francisco Franco jam venkis en Brunete. Ŝi sukcesis atingi la fotojn pri batalo kiujn ŝi deziris. Vespere, ĉe la reveno el la batalfronto ŝi kaj Allan renkontis veturilon kiu transportis vunditojn, kaj la stiristo akceptas porti la fotistojn. Gerda stariĝas sur piedbreto de la veturilo. Iom pli poste en la vojo ekaperas tanko (verŝajne T-26B) kiu trairas; la stiristo de la veturilo kie iras Gerda sukcesas eviti fortan kozion, sed tamen okazis tuŝo inter la du veturiloj, Gerda falis, kaj la peza tanko premis ŝin.

Oni portis ŝin al la angla hospitalo El Goloso, en la municipo El Escorial de la Madrida Regiono, sed la kuracistoj ne povis savi ŝin. Ŝi fine forpasis proksimume je la 5-a horo frumatena de la lundo 26-a de julio.

Informofontoj redakti

Aliaj konsultindaj referencoj redakti

  • Schaber, Irme, Gerta Taro: Fotoreporterin im spanischen Bürgerkrieg, [ISBN 3894451750], Eldonejo Jonas, Marburg, 1994.(Tiu-ĉi libro ricevis el kompanio Kodak en Germanio Premion al Plej Bona Fotografia Libro)
  • Traduko fare de Pierre Gallissaires: Gerda Taro : Une photographe révolutionnaire dans la guerre d'Espagne, [ISBN 2268057275], Anatolia-Éditions du Rocher, Parizo, 2006.
  • Maspero, François, L'ombre d'une photographe, Gerda Taro, [ISBN 2020858177], Le Seuil, Parizo, 2006.