Gerda malaperis (filmo)

Gerda malaperis estas brazila filmo, reĝisorita de Joe Bazilio Costa, aperinta en 2006 en DVD kaj nun senpage elŝutebla.

Gerda malaperis
filmo
Produktadlando  Brazilo
Originala lingvo esperanto
Kina aperdato 2006
Daŭro 103 minutoj (1h43)
Reĝisoro(j) Joe Bazilio Costa
Laŭ la verko de Gerda malaperis!, de Claude Piron
Muziko de Joe Bazilio Costa, Karen Pereira
Ĉefrolantoj Lorena Leos, Sarah Monteiro, Vitor Leitāo, Eliezer Emanuel
Distribuo Imagu-Filmoj
IMDb
vdr

Temas pri unu el la maloftaj filmoj originale parolataj en Esperanto. Ĝi estas adapto de la samnoma romano Gerda malaperis!, de Claude Piron.

Dank' al dialogoj skribitaj per kutima vortprovizo, ĉi tiu filmo aparte taŭgas por lernantoj (ekde nivelo A2).

Temo redakti

La ago komenciĝas en universitata restoracio, kie ni malkovras la ĉefrolulojn de la rakonto. Rapide juna instruistino, Gerda, malaperas en misteraj cirkonstancoj. Grupo da junaj gestudentoj tiam ekiras por trovi ŝin.

Dum la unuaj scenoj, la dialogoj estas celataj por esti facile kompreneblaj de homoj, kiuj lernas Esperanton.

Teĥnikaĵoj redakti

  • Reĝisoro: Joe Bazilio
  • Fotografia reĝisorino: Karen Pereira
  • Aktora reĝisoro: Cleber Veloso
  • Scenaro: bazita sur verko de Claude Piron
  • Muziko: Joe Bazilio Costa, Karen Pereira
  • Kostumoj: Karen Pereira
  • Muntado: Joe Bazilio Costa
  • Distribuo: Imagu-Filmoj
  • Formato: 2.06:1
  • Lingvo: esperanto

Rolularo redakti

  • Cleber Veloso: Kaptinto
  • Cleber Veloso Jr.: Prof-o Fergus
  • Eliana Bernardes: Edzino
  • Eliezer Emanuel: Bob
  • Jaime Bazilio: Blondulo
  • Jenyfer Bazilio: Policanino
  • Joe Bazilio Costa: Policano
  • José Garcia: Prof-o Kosadi
  • Lorena Leos: Gerda
  • Lucas Almeida: Petro
  • Michelle Reis: Marta
  • Paulo Henrique: Ralf
  • Pietro Von Herts: Prof-o Ronga
  • Sarah Monteiro: Linda
  • Vitor Leitāo: Tom

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gerda malaperis, la filmo en la franca Vikipedio.