Gerlachovský štít

la plej alta montpinto de Altaj Tatroj kaj de Slovakio

Gerlachovský štít (Montpinto de Gerlachov) mallonge Gerlach (slovake) estas la plej alta montpinto de Altaj Tatroj, de Slovakio kaj entute de Karpatoj. Nomo de montpinto estas derivata de nomo de vilaĝo Gerlachov, sur kies teritorio ĝi troviĝas. Longe ĝi ne estis konsiderita, kiel la plej alta montopinto de Tatroj. Oni konsideris KriváňLomnický štít.

Gerlachovský štít
esperante: Gerlaĥova ŝildo
monto
Gerlachovský štít vintre
Oficiala nomo: Gerlachovský štít
Deveno de nomo: Nomita laŭ municipo Gerlachov
Kromnomo: slovake: Gerlach
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Municipo Gerlachov
Parto de Altaj Tatroj
Situo Gerlachovský štít
 - alteco 2 654,4 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 49″ N 20° 08′ 03″ O / 49.16361 °N, 20.13417 °O / 49.16361; 20.13417 (mapo)
Geologia konsisto Granito
Orogenenezo
montariĝo
Alpa orogenezo
Plej facila aliro De Silezia domo tra Velická valo al montopinto
Unua grimpo Ján Still
 - dato 1834
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
3D vido de Gerlachovský štít
3D vido de Gerlachovský štít
3D vido de Gerlachovský štít
Vikimedia Komunejo: Gerlachovský štít
Portalo pri Slovakio
Map

Plej alta punkto de Slovakio

Historio de nomo redakti

La monto havas ofte ŝanĝitan nomon, entute okfoje. La plej malnova nomo estis Kotol (Kaldrono) - pro ĝia kaldrono sur suda flanko. Ĉi nomo estis uzita ĝis 1889 poste ĝi estis nomita je la honoro de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kiel Montpinto de Francisko Jozefo kaj hungaraj patriotoj elportis memortabulon, kiu rememoras 1.000 jarojn de veno de hungaroj en karpata valkaldrono.

Post la falo de monarĥio iuj politikistoj de Pollando volas kunigi Tatrojn al Pollando kaj la montpinto ricevis la nomon Monto de Pollando (PL: Sczyt Polski).

Post la solvo de limoj ili nomis ĝin Gerlachovský štít. Sed en 1925 ĝi ricevis nomon Monto de legianoj kaj tiam estis suprenstreĉita metala masto kun leda ĉeĥoslovaka flago.

Novan nomon ĝi ricevis de Jozef Tiso kiu „trabaptis“ ĝin je Slovaka montopinto. Post dua mondmilito por momento ĝi esti denove Gerlachovský štít sed ne por longa tempo. En komenco de kvindekaj jaroj ĝi ricevis novan nomon - Montopinto de Stalin. Kaj post la fino de personkulto, oni redonis al ĝi, ĝian hodiaŭan nomon - Gerlachovský štít.