Gerlinde HAID (fraŭline Hofer; naskiĝinta la 19-an de aprilo 1943 en Bad Aussee, mortinta la 29-an de novembro 2012 en Innsbruck[1]) estis aŭstra popolmuzikesploristino kaj edzino de la regionhistoriisto kaj verkisto Hans Haid.

Gerlinde Haid
Persona informo
Naskonomo Gerlinde Hofer
Naskiĝo 19-an de aprilo 1943 (1943-04-19)
en Bad Aussee
Morto 29-an de novembro 2012 (2012-11-29) (69-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo universitata instruisto • muzikologo • folkloristo • etnomuzikologo
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de la lernejo en Bad Aussee ŝi lernejanis kaj trapasis la abiturientan ekzamenon (1961) ĉe la gimnazio Schloß Traunsee en Altmünster/Distrikto Gmunden. Poste ŝi studis muzikpedagogion kaj germanistikon ĉe la Universitato de Vieno. Fine ŝi ekzamenitis en 1965 por ekrajti instruisti. Inter 1966 kaj 1976 ŝi estis scienca helpistino respektive asistantino ĉe la Instituto pri popolmuzikesplorado kaj etnomuzikologio ĉe la pormuzika altlernejo viena. Krome ŝi studis etnologion kaj muziksciencon en Vieno kaj doktoriĝis en la jaro 1976-a.[2]

Inter 1975 kaj 1989 ŝi estis ĝenerala sekretariino de la Aŭstria popolmuziksocieto (Österreichischen Volksliedwerkes) kaj poste altlerneja asistantino en la insbruka filialo de la konservatorio salcburga Mozarteum. Inter 1994 kaj 2011 (retiriĝjaro) ŝi ordinare profesorinis en Vieno pri historio kaj teorio de popolmuziko. Ŝia ĉefa esplorkampo estis popolmuziko de la Alpoj. Haid estis ankaŭ eldonintino de la serio Schriften zur Volksmusik, kiun fondis Walter Deutsch en 1970 kaj kiu rangis inter la plej profundaj serioj prihistoriaj en tuta Aŭstrio. Ŝi ankaŭ verkis multajn artikolojn pri muzikaj kutimoj kaj popoldancoj por la baza fakleksikono Österreichische Musiklexikon.

Honoroj redakti

En 2003 oni aljuĝis al ŝi la meritkruco "Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse". En la jaro 2010 si ricevis la Walter-Deutsch-premion kio okazas ĉiun duan jaron.

Verkoj redakti

  • kune kun Hartmann Goertz: Die schönsten Lieder Österreichs. Verlag Carl Ueberreuter, Wien/Heidelberg 1979, ISBN 3-8000-3153-1.
  • Tanzbeschreibungen, Tanzforschung. Gesammelte Volkstanzstudien kun Ilka Peter, Karl Horak, Gerald Riedler. Österreichisches Volksliedwerk / Österreichischer Bundesverlag, Wien 1983.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti