Germana Abela Muzeo Vajmaro

muzeo en Germanio

La Germana Abela Muzeo Vajmaro (germane: Deutsches Bienenmuseum Weimar) troviĝas en Oberweimar, Germanujo, Ilmstraße nr 3.

Germana Abela Muzeo Vajmaro
muzeo [+]

Koordinatoj50° 57′ 57″ N, 11° 20′ 37″ O (mapo)50.965811.3437Koordinatoj: 50° 57′ 57″ N, 11° 20′ 37″ O (mapo)

Estiĝo1907
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Germana Abela Muzeo Vajmaro (Turingio)
Germana Abela Muzeo Vajmaro (Turingio)
DEC
Germana Abela Muzeo Vajmaro
Germana Abela Muzeo Vajmaro
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Germana Abela Muzeo Vajmaro

Vikimedia Komunejo:  Deutsches Bienenmuseum Weimar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La muzea domo.
Enirejo muzeen.

Historio redakti

La plej malnova muzeo pri abelbredado en Germanlando fonditis en 1907 kaj ŝanĝis ofte sian domicilon. Ekde 2005 la muzeo en la nuna formo alireblas.

Jam antaŭ la eniro oni povas observi abelan populacion, kies abelkorbo estas unita kun la ekstera fasado de la konstruaĵo. La ĉ. 1500 objektojn enhavanta daŭra ekspozicio informas popularscience pri la biologio de abeloj kaj la historio de abelbredado.

Kolektoj redakti

La vizitanto povas pluklerigi sin pri la evoluo de abeloj, la organizado de abela "ŝtato" kaj pri la ekologia graveco de la abeloj danke al multo da dokumentoj kaj bildoj.

La evoluo de abelbredado eksplikatas per diversaj iloj kaj per vaksaj kaj mielaj produktoj. La maketaj abelkorboj, mielfaraj instrumentoj kaj premilo por vaksofabrikado (Wachshammer) kompletigas la elmontradon. Apartenas al la muzeo ankaŭ abelujoj informiga kaj lerniga kiel ankaŭ mielcentrifugilejo.

En la abeloĝardeno ekstere sub libera ĉielo troviĝas ankaŭ historia abeldomo kaj ĉirkaŭmigra ĉaro donanta spacon al ne malpli ol 32 abelaj populacioj. La ĝardeno estas plena de plantoj ŝatataj de abeloj el la pasinteco kaj el la estanteco: ŝatate signifas en tiu ĉi kunteksto riĉe je polenoj kaj nektaro.

Krome oni memorigas pri Ferdinand Gerstung, moderniga pioniro de abelbredado kaj ĉefa instiganto de kreado de abelbredada muzeo en Weimar. Merito granda, ĉar konserviĝas en ĝi multo da historiaj instrumentoj por futuraj generacioj. Tia scio alie perdiĝus.

Literaturo redakti

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 253-254
  • Alf Rößner: Von Bienen und Beuten - das Deutsche Bienenmuseum Weimar. In: Stadtmuseum Weimar, Landesverband Thüringer Imker e.V. (Hrsg.): Weimarer Schriften. 60, Stadtmuseum, Weimar 2007, ISBN 3-910053-41-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2018-10-20 per la retarkivo Wayback Machine