Tiu ĉi artikolo temas pri la nuntempa aerarmeo de Germanio. Pri la aerarmeo dum la dua mondmilito, vidu Luftwaffe.

La Germana Aerarmeo (germane Luftwaffe) estas la Aerarmeo de Okcidenta Germanio ekde 1955 kaj ekde unuigita Germanio ekde 1990. La Germana Aerarmeo estas servo de Bundeswehr.

Germana Aerarmeo
emblemo
aerarmeo
Komenco 9-a de januaro 1956
Antaŭe Luftwaffe • Aerarmeo de Orient-Germanio vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Air Force Command, Germanio
Moto Immer im Einsatz
Membro de European Air Group • FABEC vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Post la dua mondmilito, Luftwaffe estis dissolvita kaj Okcidenta Germanio ne havis siajn militfortojn ĝis 1955. Tamen malvarma milito revivigis neceson de germanaj militfortoj por defendi eblan invadon de Varsovia Pakto. La Aerarmeo de Federacia Respubliko Germanio naskiĝis en 1956. Multaj pilotoj el antaŭa Luftwaffe kiel Erich Hartmann, Gunther Rall kaj Johaness Steinhoff partoprenis en novnaskiĝita aerarmeo.

Dum la Malvarma milito, La ĉefa misio de Germana Aerarmeo estis defendi aeron kaj subteni terarmean operacon de NATO. En 1966, Johaness Steinhoff iĝis Inspektoro de Aerarmeo. Li retirigis ĉiujn usonajn ĉasaviadilojn Lockheed F-104 Starfighter kaj anstataŭis ĝin kun McDonnell Douglas F-4 Phantom II (F-4) kaj Panavia Tornado. Usono kunhavis nuklean armilaron kun Okcidenta Germanio por oferi "nuklean ombrelon" al Okcidenta Germanio. Tiutempe Germana Aerarmeo operaciis balistikajn misilojn kiel Pershing 1 kaj Pershing 2.

En 1990, post la Reunuiĝo de Germanio, Germana Aerarmeo aneksis aerarmeon de Orienta Germanio. Plimultaj aviadiloj el Sovetunio estis venditaj al aliaj landoj. Kelkaj aviadiloj kiel MiG-29 servis en Aerarmeo ĝis 2000, kiam ĉiuj aviadiloj ankaŭ vendiĝis al Pollando. Nuntempe ĉefaj aviadiloj de Germana Aerarmeo estas F-4 kaj Eurofighter Typhoon.

Vidu ankaŭ redakti