Germana Esperanto-Biblioteko

biblioteko de Germana Esperanto-Instituto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Germana Esperanto-Biblioteko estas la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto. La kolekto troviĝas ek de 1989 en la urba biblioteko de la sudgermana urbo Aalen. Ĝi posedis fine 2019 ĉ. 54 600 bibliografiajn unuojn, inter ili 26 307 libroformaj kaj 2 664 periodaĵaj titoloj kun pli ol 11 100 kompletaj jarkolektoj (stato fine de 2019). Pro tio la Germana Esperanto-Biblioteko estas la dua plej granda Esperantobiblioteko en la mondo. Ses membroj de Esperanto-Grupo Alena kunlaboras en ĝi.

Germana Esperanto-Biblioteko
biblioteko
Zamenhof/Esperanto-objektoEsperanto-biblioteko [+]

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo
SituoAalen
- koordinatoj48° 50′ 13″ N, 10° 5′ 31″ O (mapo)48.83710.092Koordinatoj: 48° 50′ 13″ N, 10° 5′ 31″ O (mapo)

Estiĝo1908
ĈefuloUtho Maier

Tuta stokoĉ. 53 000
BibliotekotipoFaka biblioteko (de)

Germana Esperanto-Biblioteko (Badenio-Virtembergo)
Germana Esperanto-Biblioteko (Badenio-Virtembergo)
DEC
Germana Esperanto-Biblioteko
Germana Esperanto-Biblioteko

Germana Esperanto-Biblioteko (Germanio)
Germana Esperanto-Biblioteko (Germanio)
DEC
Germana Esperanto-Biblioteko
Germana Esperanto-Biblioteko
Map
Germana Esperanto-Biblioteko

Vikimedia Komunejo:  German Esperanto Library Aalen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

vdr
Malnova slipo-katalogo, kiu estas la bazo de hodiaŭa cifereca katalogo.
Karl Heinz Schaeffer en la Germana Esperanto-Biblioteko (2010)

Post la morto de longjara direktoro Adolf Burkhardt en 2004 nova direktoro estas Utho Maier, ekde la 20-a de julio 2004. Afergvidanto de 1989 ĝis hodiaŭ estas Karl Heinz Schaeffer.

Centjariĝo redakti

La 13-an de septembro 2008 oni solene festis la centjariĝon de la Biblioteko. La historion de 1908 ĝis 2008 de la biblioteko {teksto en la germana} Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine prezentis la biblioteka direktoro, diplomita inĝeniero kaj teologo Utho Maier, kaj la festprelegon faris profesoro Martin Haase, direktoro de la Germana Esperanto-Instituto. Ĉeestis ĉirkaŭ 70 personoj. Post la festakto, la afergvidanto de la biblioteko, Karl Heinz Schaeffer, malfermis ekspozicion pri la literaturaj perloj de la biblioteko en kvin vitrinoj. Vasta publiko uzis la eblecon dum la sekvantaj kvar semajnoj informiĝi pri Esperanto kaj planlingvoj ekde la jaro 1636 ĝis hodiaŭ.

30 jaroj en Aalen redakti

Dum la Zamenhof-Festo je la 15-a de decembro 2019 la Esperanto-Grupo Alena (EGA) memoris la 30-jaran ĉeeston de la biblioteko sen granda publika bruo.

Rilatoj kun aliaj Esperanto-Bibliotekoj redakti

La Germana Esperanto-Biblioteko flegas bonajn rilatojn kun la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la svisa urbo La Chaux-de-Fonds, kaj kun la Internacia Esperanto-Muzeo kaj Biblioteko (IEMV) en Vieno.

Bibliografio redakti

  • Adolf Burkhardt: Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen in: Handbuch der historischen Buchbestände in Deutschland. Band 7: Baden Württemberg und Saarland, A-H. p. 41-43. [Hildesheim, ...] Olms, [1994].- 4 p. [1] Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Barbara Brandenburg: Die Esperanto-Bibliothek in Aalen. [Bonn]: Eld. Fachhochschule für das öffentliche Bibliothekswesen, [1995].- 69 p.
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen. 19 Jahre im neuen Zuhause Aalen - Beschreibung in Rückblick und Ausblick - Aktualisierte Ausgabe aus Anlaß der Jubiläen "100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut" und "100 Jahre Deutsche Esperanto-Bibliothek" - [fakte eld. 5, germanigita] - Aalen, Germana Esperanto-Biblioteko, 2008. - 44 p. [2] Arkivigite je 2012-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko. Hieraŭ, hodiaŭ - kaj kio morgaŭ? - 19 jarojn en la nova hejmo Aalen - Historio, aktuala stato, perspektivoj. (Speciala [5-a] eldono de resumo konciza pri "La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen - 2008) - Aalen, Germana Esperanto-Biblioteko, 2008. - 28 p. [3], aperis ankaŭ en: Aktoj de la kolokvo "Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj", 19-20 oktobro 2007 Vieno; Detlev Blanke (red.), Rotterdam ĉe UEA [2009]. p. 33-45 sub titolo "La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen en la jaro 2008 - Historio kaj perspektivoj"

Eldonoj antikviĝintaj, eble nur historie interesaj redakti

Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Trad. de Karl Heinz Schaeffer [1. eld.] [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2003]. - 28 p.

Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Trad. de Karl Heinz Schaeffer [2. eld.] [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2004]. - 28 p.

Eksteraj ligiloj redakti