Germana Hortikultura Muzeo

muzeo en Germanio

La Deutsche Gartenbaumuseum (esperante: Germana Hortikultura Muzeo) en Erfurto montras sur ĉirkaŭ 1 500 m² granda areo en la historia defendo-kazerno de la citadelo Cyriaksburg permanentan ekspozicion kun vasta temspektro. Ĝarden- kaj plant-amikoj povas informiĝi pri la kreskado kaj utiligado de plantoj, pri la historio de hortikulturo kaj ĝardenkulturo. La muzeo estas unika en Germanujo kaj Eŭropo. Ĝi troviĝas sur la areo de la Erfurta Ĝardenekspozicio (egapark).

Germana Hortikultura Muzeo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Koordinatoj 50° 58′ 3″ N, 11° 0′ 27″ O (mapo)50.967511.0075Koordinatoj: 50° 58′ 3″ N, 11° 0′ 27″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Germana Hortikultura Muzeo (Germanio)
Germana Hortikultura Muzeo (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Germana Hortikultura Muzeo (Turingio)
Germana Hortikultura Muzeo (Turingio)
DEC
Map
Germana Hortikultura Muzeo
Retpaĝo https://www.gartenbaumuseum.de/
vdr
defendkazerno Citadelo Cyriaksburg en Erfurt, siejo de la Germana Hortikultura Muzeo
Izatida muelejo, Eksponaĵo de la Germana Horitkultura Muzeo

Historio redakti

Parto de la citadelo estis ŝanĝkonstruita en 1885 al publika ĝardeno laŭ la iniciativo de la Erfurta Urba Plibeliga Societo (germane: Erfurter Verschönerungsverein). La urbo Erfurto akiris en 1919 la posedon de la citadelo Cyriaksburg kaj la areon por ĝarden- kaj aliaj ekspozicioj. La hortikultura muzeo malfermiĝis en 1961 kune kun la „Unua Internacia Ĝardenekspozicio de la socialistaj landoj“.

En 1992 oni decidis pri nova koncepto de la muzeo. Necesis ŝanĝokonstrudoj kaj plia elkonstruo. La arĥitekto Peter Kulka tiam estris la konstrulaborojn. Ekde 1995 ekzistas „Fondaĵo Germana Ĝardena Muzeo Erfurto“ (germane: „Stiftung Deutsches Gartenbaumuseum Erfurt“), kies proprietuloj estas la lando Turingio, la urbo Erfurto kaj la „Centra Ligo de Hortikulturo“, germane „Zentralverband Gartenbau e.V.“ (organizaĵo de la profesiaj hortikulturistoj). Ĝi remalfermiĝis en 2000 kun moderna, eventorientita karaktero. [1]

Instalaĵoj redakti

Ekde la remalfermiĝo la muzeo montras vastan permanentan ekspozicion sub la titolo „La tuta mondo en la ĝardeno“. Ĝia enhavo estas la historio de la hortikulturo, la biologio de la plantoj kaj modernaj teknikoj de plantbredado, de plantkultivado kaj surmerkatigado. Modernaj ekspoziciaj teknikoj kiel la kineta planto „Valentine" aŭ multmediaj instalaĵoj plivastigas la perspektivojn de la vizitantoj. Oni ankaŭ povas viziti la ĉirkaŭ 40 m profundan citadelan puto. En unu de la iamaj kanonaj kortoj nun enlokiĝas herboĝardeno.

Apud la permanenta ekspozicio regule montiĝas portempaj eksponaĵoj.

La kolekto de la muzeo entenas i.a. historiajn ĝardenilojn, grafikaĵojn kaj pli ol 400 paperkaĉajn- aŭ gipsajn modelojn de fruktospecioj el la 19a jarcento.

Al la muzeo apartenas ankaŭ faka biblioteko kun fokuso sur la hortikulturan literaturon de la GDR kaj aktualajn hortikulturajn ĵurnalojn. Ĝi estas vizitebla post telefona sinanonco. Por subteni la muzeon fondiĝis antaŭ kelkaj jaroj subtena organizaĵo. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Harald Bischoff: Geschichte des Deutschen Gartenbaumuseums. In: Martin Baumann / Steffen Raßloff (Hg.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark (Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Bd. 8). Erfurt 2011. S. 360-381.

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Stiftung Deutsches Gartenbaumuseum Erfurt: Die ganze Welt im Garten. Museumsführer, 2003

Eksteraj ligiloj redakti