Germana Teatro (Pest)

(Alidirektita el Germana Teatro (Peŝto))

La Germana Teatro estis la unua konstanta teatro en Pest (urbo). Komence ĝia nomo estis Reĝa Teatro, baldaŭ oni ŝanĝis la "reĝa" al "germana" por fari diferencon inter la hungara teatro.

La Germana Teatro en Peŝto

Historio redakti

Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno metis la unuan brikon en 1808, la teatro ekfunkciis post 4 jaroj. Laŭ tiutempaj eblecoj kaj kutimoj la repertuaro konsistis el dramoj kaj operoj. Muziko de Ludwig van Beethoven kaj dramo de August von Kotzebue estis aŭdebla dum la solena inaŭguro. En la sekvaj jaroj la teatro prezentis spektaklojn ekzemple de Rossini, Mozart, Ŝekspiro Schiller.

Post jaroj la teatro inspiris la hungarojn konstrui hungarlingvan konstantan teatron. Tio realiĝis en 1837 sub nomo Hungara Teatro. La konstruaĵo situis ekster la urbomuroj kaj ĝi estis malpli impona, ol la germana teatro.

 
La teatrejo dum la inundo en 1838

Inter 1833 és 1838 dirigento de la germana teatro estis Ferenc Erkel. Dum Inundo de la Danubo (1838) la konstruaĵo kontraŭstaris, eĉ ĝi estis rifuĝejo. En 1847 incendio okazis, sed post kelkaj monatoj la teatrejo estis denove en bona stato. Dum la Hungara revolucio de 1848 la teatrejo estis kruele pafita, ĝi plene ruiniĝis. Depost 1849 ĝi ne plu funkciis.

Konstruaĵo redakti

La klasikisma konstruaĵo situis malantaŭ Palaco Redout laŭ placo. La fasado estis simetria, la meza parto reliefis, tie estis 3 arkadoj kun 4 kolonoj. Ili tenis timpanon. La domego estis trietaĝa interne kun 3500 sidlokoj. La scenejo estis 28 metrojn profunda.

Aktoroj redakti

En la teatro estis gastoj ankaŭ hungaraj aktoroj, ekzemple József Szerdahelyi, Ádám János Láng, eĉ plena trupo de Miklós Udvarhelyi.

Aliaj teatranoj redakti

Fontoj redakti