Germana aŭtovojo A40

federacia aŭtovojo en Germanio

Vidu A40 (apartigilo) por aliaj signifoj

Germana aŭtovojo A40
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 94 km
Lando: Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La germana aŭtovojo A40 (germane Autobahn 40, mallonge A40, aŭ formale Bundesautobahn 40, mallonge BAB 40) estas aŭtovojo inter la limo inter Germanio kaj Nederlando oriente (proksime de la urboj Straelen kaj Venlo) ĝis la urbo Dortmund okcidente. La aŭtovojo longas 94 kilometrojn kaj krucas la nordan parton de la industria Ruhr-Regiono - sekve ĝi ankaŭ nomatas "Ruhr-Schnellweg" [prononco "Rur-ŜNELveg"], do "Ruhr-rapidvojo". La vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo 34 ().

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Moers, Duisburg, Mülheim, Essen kaj Bochum - kaj kompreneble la finurbo Dortmund. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A57 (proksime de la urbo Moers, ligo suden al Kolonjo), A59 (proksime de la urbo Duisburg, same ligo suden al Kolonjo), A3 (same proksime de Duisburg, kaj same ligo suden al Kolonjo kaj plu al Frankfurto ĉe Majno), A52 (proksime de la urbo Essen, ligo al Düsseldorf), A43 (proksime de la urbo Bochum, ligo al Recklinghausen sude kaj al Monastero norde) kaj A45 (okcidente de la urbo Dortmund). Fine de sia vojo, la ŝoseo dum sep kilometroj havas "nur" la statuson de landvojo (federacia ŝoseo B1), kaj tiam iĝas la germana aŭtovojo A44, kiu vojas orienten al Kaselo. Tiuj sep kilometroj jam nun estas konstruataj kvazaŭ aŭtovojo kaj ĝis la fino de la jaro 2011 ankaŭ oficiale havu la statuson de aŭtovojo.

Ĝis la jaro 1992, la aŭtovoja parto oriente de la urbo Duisburg cetere estis parto de la germana aŭtovojo A2.

la vojo en Essen