Germana aŭtovojo A42

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A42 (germane Autobahn 42, mallonge A42, aŭ formale Bundesautobahn 42, mallonge BAB 42) estas aŭtovojo en la okcidento de Germanio - inter la urbo Kamp-Lintfort (lige al la germana aŭtovojo A57) okcidente kaj Dortmund oriente. La aŭtovojo longas (nur) 58 kilometrojn kaj kompare al aliaj germanaj aŭtovojoj do mallongas. Dumvoje, ĝi interalie pasas la urbojn Duisburg, Oberhausen, Bottrop, Essen, Gelsenkirchen, Herne kaj Castrop-Rauxel.

Germana aŭtovojo A42
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 58 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La vojo krucas la germanajn aŭtovojojn A59 ĉe Duisburg, A3 (ĉe Oberhausen), A43 (ĉe Herne), kaj fine A45 (ĉe Dortmund). Malgraŭ sia relativa mallongeco, la ŝoseo estas ekonomie grava aŭta vojo en la okcidentgermana industria zono Ruhr-Regiono kaj ankaŭ uzatas fare de multaj aŭtoj kaj kamionoj survojo inter Germanio kaj Nederlando.


aŭtovoja ponto super la rivero Rejno ĉe Duisburg