Germana aŭtovojo A72

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A72 (germane Autobahn 72, mallonge A72, aŭ formale Bundesautobahn 72, mallonge BAB 72) estas pli-malpli nordorienta-sudokcidenta aŭtovojo en la federaciaj landoj Saksio kaj Bavario de Germanio. Ĝi ligas la urbojn Hof (Saale) sudokcidente, Chemnitz vojmeze kaj post finkonstruo konektu ankaŭ la urbon Lepsiko norde. Apud Hof (Saale) konektiĝas la germana aŭtovojo A9, kaj apud Chemnitz la germana aŭtovojo A4.

Germana aŭtovojo A72
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 135 / 170 km
Landoj: Saksio,
Bavario
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj konektoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La parto inter la urboj Hof (Saale) kaj Chemnitz respektive inter la aŭtovojoj A9 kaj A4 estas parto de la eŭropa ŝoseo 441. Ĝi plejparte konstruiĝis en la 1930-aj jaroj, sed pro la Dua Mondmilito ne finkonstruiĝis, kaj post la milito pro la vidido de Germanio perdis grandan parton de sia trafika graveco. La bavaria parto de la vojo ĝis la reunuiĝo de Germanio havis la numeron A722. La plua vojo de la aŭtovoja kruciĝo Chemnitz norden direkte al Lepsiko ekkonstruĝis nur post la jaro 1990. Laŭ la stato de aŭtuno 2012 pretas voja parto norden ĝis la urbo Rochlitz, plia voja parto kun du elveturejoj ĝis la urbo Frohburg pretiĝu ĝis somero 2013, sed de tie norden al la urboj Borna, Markkleeberg kaj Lepsiko ankoraŭ plu mankos signifa voja parto, ankoraŭ konstruenda. Sume la aŭtovojo longu 170 kilometrojn, el kiuj laŭ la stato de aŭtuno 2012 135 kilometroj jam finkonstruitas.

aŭtovoja ponto super la rivero blanka Elster en Weischlitz-Pirk
aŭtovoja ponto super la rivero Zwickauer Mulde en Wilkau-Haßlau