Germana aŭtovojo A9

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A9 (germane Autobahn 9, mallonge A9, aŭ formale Bundesautobahn 9, mallonge BAB 9) estas aŭtovojo inter la urboj Berlino kaj Munkeno, en nordorienta respektive sudorienta Germanio. La aŭtovojo longas 529 kilometrojn. Partoj de ĝi apartenas al la eŭropaj ŝoseoj , , kaj . La vojo konstruiĝis inter la jaroj 1936 kaj 1941 en Nazia Germanio, kaj inter la jaroj 1945 kaj 1990 estis unu el tri aŭtaj vojoj, tra kiuj veturiloj el okcidenta Eŭropo povis atingi la "insulan" urbon Okcidenta Berlino.

Germana aŭtovojo A9
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 529 km
Landoj: Brandenburgio,
Saksio-Anhalto,
Saksio,
Turingio,
Bavario
Mapo
Foto
la vojo ĉe Garching en Bavario
la vojo ĉe Garching en Bavario
la vojo ĉe Garching en Bavario
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la vojfinaj urboj Berlino kaj Munkeno estas interalie Dessau, Bitterfeld, Halle, Lepsiko, Naumburg, Hof, Bayreuth, Nurenbergo kaj Ingolstadt. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A10 (proksime de la urbo Potsdam), A14 (proksime de la urbo Halle, kruciĝo Schkeuditz) , A38 (proksime de la urbo Lepsiko, kruciĝo Rippachtal), A4 (proksime de la urbo Hermsdorf), A70 (proksime de la urboj Bayreuth kaj Kulmbach), A3, A6 kaj A73 (proksime de la urbo Nurenbergo), A93 (proksime de la urbo Pfaffenhofen) kaj laŭplane A92 (proksime de la urbo Eching), kiu jam konsidereblas antaŭurbo de Munkeno).