La Germana irido (Iris ×germanica) estas hibrido. Ĝi apartenas al la grupo de la barbo-iridoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Germana irido

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Asparagaloj, Asparagales
Familio: Iridacoj, Iridaceae
Subfamilio: Iridoideae
Genro: Irido, Iris
Specio: I. germanicus
Germana irido, Iris germanicus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
modelo de la floro de irido, Botaniika Muzeo Greifswald, Germanujo.

La germana irido estas multjara herba planto, kies alto estas 30 ĝis 80 cm. La vertikale staranta tigo estas ronda kaj malmulte disbranĉita. La folioj estas duvica „rajdanta“.

La brakteoj estas rande sekhaŭtaj. La duseksaj floroj estas trinombraj. La ekstera perigono estas malhelaj, la internaj helviolaj (malofte flavaj) kaj rande kun vejnoj. La barbo sur la plej ekstera perigono estas flava. La stamenoj estas tiom longaj kiel la anteroj.

La kromosomonombro estas 2n = 44, malofte 24, 34, 48 aŭ 60.

Ekologio redakti

La germana irido estas hemikriptofito kun dika, forte disbranĉita rizomo. Oni supozas ke ĝi estas hibrido, sed la gepatroj estas nekonataj. En Mezeŭropo la planto estas sterila, en la mediteranea regiono ĝi estas fekunda.

La floroj estas trinombraj: je tri eksteraj suben klinitaj longaj florfolioj („pendantaj folioj“) sekvas vertikale starantaj, pli malgrandaj, florfolioj kiuj montras al la interno. La floroj estas polenigitaj de himenopteroj (burdoj, abeloj) kaj sirfidoj. Flortempo: majo ĝis junio. Iris ×germanica estas plejparte sterila kaj ĝi nur formas malmultajn kapsulfruktojn.

Enhavosubstancoj kaj uzado redakti

 
floro.

La rizomo liveras materialon por la parfuma industrio, ĉar ĝi enhavas ĉ. 0,1–0,2 % da etera oleo. Ĝi odoras kiel violsimile. Ĝi havas altan procentaĵon de miristina acido kaj aliajn grasajn acidojn. La irida oleo estas valora naturprodukto. Ĝin oni uzas por altvaloraj parfumoj kaj por aromatigi nutraĵojn, likvorojn, dolĉaĵojn kaj bakaĵojn.

Dosiero:1420 Flowers 40.jpg
ilustraĵo sur hungara poŝtmarko el la jaro 1961.

Literaturo redakti

  • Blazek, Milan: „Fragen zu Iris germanica“. Schweizer Staudengärten, 1998, ISSN 1011-5838.
  • Fritz Köhlein: Iris. Stuttgart: Ulmer, 1981, ISBN 3-8001-6055-2.
  • Brian Mathew: The Iris. Portland, Oregon: Timber Press, 1990, ISBN 0-88192-162-9.
  • Mitić, Bożena: Karyological analysis of some populations of the species Iris pallida, I. illyrica and I. pseudopallida (Iridaceae). In: Acta Botanica Croatica Volume 50, 1991, S. 91–98, ISSN 0365-0588.
  • Mitić, Bożena, Toni Nikolić, Zlatko Liber: Morphological and anatomical relationships in Alpine-Dinaric populations of the genus Iris L., Pallidae series (A. Kern.) Trinajstić (Iridaceae). In: Acta Societatis Botanicorum Poloniae Volume 69, 2000, S. 285–291, ISSN 0001-6977.

Eksteraj ligiloj redakti