Germana naciismo

Naciismo

Germana naciismo estas la naciisma ideo ke Germanoj estas nacio, defendas la unuigon de Germanoj kaj de germanparolantoj en nacio-ŝtato, kaj emfazas kaj fieras pri la nacia identeco de Germanoj. La plej fruaj originoj de la Germana naciismo ekis ĉe la nasko de la romantisma naciismo dum la Napoleonaj Militoj kiam aperis Tutgermanismo. Defendo de Germana nacio-ŝtato ekiĝis grava politika forto kiel reago al la invado de Germanaj teritorioj fare de Francio sub Napoleono Bonaparte.

En la 19a jarcento Germanoj polemikis pri la Demando pri Germanujo nome ĉu la Germana naci-ŝtato enhavu "Malgrandan Germanion" kiuj ekskludu Aŭstrion aŭ "Grandan Germanion" kiu inkludu Aŭstrion. La partio estrita de la Prusia kanceliero Otto von Bismarck sukcesis forĝi la Malgrandan Germanion.[1]

Agresema Germana naciismo estas vidita kiel ŝlosila faktoro en la okazigo de ambaŭ mondmilitoj. En la Dua Mondmilito, la Nazioj klopodis krei Grandan Ĝermanan Reĝlandon, emfazis etnan Germanan identecon kaj Germanan grandecon per la ekskludo de ĉiuj aliaj pere de ekstermado de judoj, ciganoj, kaj de aliaj popoloj en la Holokaŭsto.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Verheyen, Dirk (1999). The German question: A Cultural, Historical, and Geopolitical Exploration. Westview Press. ISBN 0-8133-6878-2. p. 8.